Archives de Catégorie: Eventoj

Nacia kongreso 2023 en Liono

La lasta nacia kongreso de Esperanto France okazis ĉe niaj najbaroj de Liono de la 6a ĝis la 8a de majo. Kvin klubanoj partoprenis al ĝi: Miori, Miŝela, Catherine, Tea, kaj Reĵis.

La programo estis riĉplena pro la altnivelaj prelegoj, la ekskursoj al la tipaj lionaj kvartaloj (la montetoj de Fourvière kaj de la rufa kruco), la kursoj, la ĝenerala asembleo de la asocio Espéranto France, la koncertoj de Radio Mondo kaj de Guillaume Armide,…..ktp. Oni devas dankegi la lokan skipon kiuj ebligis tiun kongreson esti bone organizita.

La postkongreso okazis marde en la urbo Sankta Stefano. Pli ol dudek partoprenantoj povis vidi du elstarajn vidindaĵojn de tiu urbo. Matene ni vizitis unu el la du senŝtuparaj domegoj konstruitaj antaŭ la dua mondmilito en Sankta Stefano. La ĉefa ideo estis instigi la renkontiĝojn de la loĝantaroj per komunaj spacoj kiel tiu ŝtuparo aŭ teraso. Tiuj du senŝtuparaj domegoj estas inter la ege malmultaj kiuj ekzistas en la mondo kaj kiuj estas ankoraŭ hodiaŭ luitaj per ordinaraj homoj. La dua vizito okazis en la muzeo de la karbominejo. Ni ĉefe ĉeestis en galerio kie ni prenis vagonaron komence kaj malkovris la laboron kaj la vivmanieron de la ministoj laŭ la malsamaj epokoj. Mi nur bedaŭris ke la lifto kiu ŝajnigas malsupreniri laŭ la ŝakto proksimume 700 metrojn suben ne povis esti uzata pro riparado. Ni do uzis simplan ŝtuparon.

Por ni, tiu kongreso estis aparta okazo finfine renkonti nian italan amikon Ĝan kiu frekventas regule nian amikplenan virtualan renkontiĝon « Sabataj babiladetoj » ĉiusemajne per Skajpo. Ni komune luis apartamenton agrable situata fronte al la domo de la italoj, la ĉefa kongresloko. Ĝan ŝategas prepari manĝaĵojn. Ni kaptis la okazon por ke li prezentu lian recepton pri la fama itala plado spagetoj « alla carbonara ». En la video ĉi-sube, vi vidos lin, kun la helpo de Tea, klarigi ĉiujn etapojn kaj la gravajn elementojn por sukcesi tiun pladon. La filmeto estis registrata sen neniel preparado, do ĝi ne perfektas. Ĉiukaze indas spekti ĝin por scii iumaniere bone regali viajn familianojn aŭ gastojn.

La venonta kongresrendevuo estos tute aparta, ĉar ĝi estos ne nur nacia sed eŭropa. La asocioj el kvar landoj kunorganizos komunan kongreson venontjare en la plej eŭropema franca urbo, Strasburgo. Do bonvole jam notu la daton en via kalendaro: de la 8a ĝis la 12a de majo 2024.

Reĵis

Le dernier congrès national d’espéranto France s’est déroulé chez nos voisins lyonnais du 6 au 8 mai. Cinq membres du club y ont participé.

Le programme était riche en raison des conférences de haut niveau, des excursions dans les quartiers typiques de Lyon (les collines de Fourvière et de la Croix Rousse), des cours, de l’assemblée générale de l’association Espéranto France, des concerts de Radio Mondo et de Guillaume Armide, …..etc. Il faut remercier l’équipe locale qui a rendu possible la bonne organisation de ce congrès.

Le post-congrès a eu lieu mardi dans la ville de Saint-Etienne. Plus de vingt participants ont pu voir deux sites remarquables de cette ville. Dans la matinée, nous avons visité l’un des deux immeubles sans escalier construits avant la Seconde Guerre mondiale à Saint-Etienne. L’idée principale était de favoriser les rencontres des habitants à travers des espaces communs comme l’escalier ou la terrasse. Ces deux immeubles sans escalier sont parmi les rares qui existent dans le monde et qui sont encore loués par des gens ordinaires. La deuxième visite a eu lieu au musée de la mine de charbon. Nous étions principalement présents dans une galerie où nous avons utilisé des wagons au départ et avons découvert le travail et le mode de vie des mineurs selon les différentes époques. J’ai seulement regretté que l’ascenseur qui simule la descente du puit jusqu’à environ 700 mètres n’ait pas pu être utilisé en raison de réparations. Nous avons donc utilisé un simple escalier.

Pour nous, ce congrès était l’occasion de rencontrer enfin notre ami italien Gian qui assiste régulièrement à notre conviviale réunion virtuelle « Petites conversations du samedi » chaque semaine via Skype. Nous avions loué en commun un appartement agréablement situé en face de la maison des Italiens, principal lieu du congrès. Il adore préparer à manger. Nous en avons profité de l’occasion pour qu’il nous présente sa recette du célèbre plat italien de spaghettis « alla carbonara ». Dans la vidéo ci-dessus, vous le verrez, avec l’aide de Tea, vous expliquer toutes les étapes et les éléments importants pour réussir ce plat. La vidéo a été enregistrée sans aucune préparation, elle n’est donc pas parfaite. Dans tous les cas, elle vaut la peine d’être regardée pour connaitre une manière de régaler les membres de votre famille ou vos invités.

Le prochain congrès sera remarquable, car il ne sera pas seulement national mais européen. Les associations de quatre pays organiseront l’année prochaine un congrès commun dans la ville française la plus européenne, Strasbourg. Veuillez donc noter la date dans votre agenda : du 8 au 12 mai 2024.

Interŝanĝo de gelernantoj slovenaj kaj francaj

La projekto de nia ano Emmanuel okazis: liaj gelernantoj de la liceo de Salin-les-Bains vizitis aprile la urbon Koper en Slovenio por renkonti samaĝanojn. Peter Grbec, kiu instruas en lernejo, kaj ankaŭ gvidas Esperanto-kurson, organizis la viziton en Koper. Post nur kelkaj horoj da instruado, la gejunuloj povis konstati ke ili kapablis pli malpli interŝanĝi pere de esperanto. Reveninte, ili haltis en Triesto situanta nur 20 km for de Koper. Surloke, la esperantistino Elda Doerfler gvidis la gestudantojn de Emmanuel por malkovrigi la elsteraĵojn de tiu urbo.

Ĉi-sube vi povas spekti filmon muntita far Emmanuel kiu prezentas tiun vojaĝon. Gratulon Emmanuel por tiu sukcesplena agado!

Le projet de notre membre Emmanuel s’est concrétisé : ses élèves du lycée de Salin-les-Bains se sont rendus dans la ville de Koper en Slovénie en avril pour rencontrer des jeunes de leur âge. Peter Grbec, qui enseigne dans une école et donne également un cours d’espéranto, a organisé la visite à Koper. Après seulement quelques heures d’enseignement, les jeunes pouvaient constŝter qu’ils étaient plus ou moins capables de communiquer en espéranto. A leur retour, ils se sont arrêtés à Trieste, située à seulement 20 km de Koper. Sur place, l’espérantiste Elda Doerfler a conduit les étudiants d’Emmanuel pour leur faire découvrir les monuments de cette ville.

Ci-dessus vous pouvez visionner un film monté par Emmanuel qui présente ce voyage. Félicitations Emmanuel pour cette action réussie !

Festo de Esperanto en Liono

Komunikado per rete kun anoj de ILEI

La 3an de decembro 2022, la asocio Esperanto Liono okazigis feston de Esperanto en la tielnomata « domo de la italoj ». Tiu ejo estos la ĉefa loko kiu gastigos maje la venontan nacian kongreson de Esperanto Francio. La programo dum tiu tago estis riĉplena kaj interesindega, kiel vi povos konstati ĉi-sube.

Komence, ni povis interŝanĝi virtuale kun eksterlandaj esperantistoj kadre de unu kunveno de la asocio ILEI. La momento estis aparte kortuŝa pro la fakto ke ĉeestis kelkajn ukrajnojn, malgraŭ la milito kaj la manko de elektro.

Nia samklubano Ĝeraldo kantis, kun la helpo de sia banĝo, la kanzonon de Francis Cabrel « Rockstar de Mezopoko » kaj ni poste kunkantis plurajn kanzonojn.

Mireille Grosjean prelegis pri la atomenergio en Svislando. Ŝi bone prezentis la dilemojn kiuj nun Svislando alfrontas rilate al la siaj energiaj bezonoj.

Posttagmeze, nia amiko Emmanuel mallongtempe prezentis sian projekton okazigi vojaĝon al Slovanio printempe kun proksimume 50 gelernantoj. Tuj poste, Pierre el Sankta Stefano prelegis pri akvo en afriko. Li rapide prezentis la politikan situacion, ĉefe en la centra parto de la afrika kontinento, kaj poste projektojn starigitajn per afrikaj esperantistoj kun la helpo de eŭropanoj. Ili ebligis la vilaĝanojn ricevi drinkeblan akvon sufiĉe proksime de ilia loĝejo. Tio estas granda pliboniĝo, unue por virinoj kiuj estas tiuj kiuj ĝenerale penadas por alporti la akvon hejmen.

Fine de la posttagmezo Gijom Armide donis koncerton sole kun sintezilo. Li interpretis kelkajn el la plej famaj kanzonojn de la kebekfranca rockopero Starmania. Kvankam la temon estis kelkfoje malĝoja, Gijom donis plezuregan koncerton plenplena je vigleco. Vi povas ĝui fragmentojn de tiu koncerto, kaj ankaŭ la kanzonon enscenigita fare de Ĝeraldo, en la filmeto ĉi-sube. La kvalitnivelo ne estas alta, ĉefe la sono, pro la fakto ke ĉio estis registrita per poŝtelefono.

Ni dankas la lokajn esperantistojn kiuj organizis tiun riĉplenan tagon. Ni povas nur bedaŭri, ke ne ĉeestis pli da homoj por ĝui renkontiĝon de ĉi tiu kvalito.

Reĵis

Dum la prezentadoj de Emmanuel kaj Pierre

Le 3 décembre 2022, l’association Espéranto Lyon a organisé une fête de l’espéranto dans la dite « maison des Italiens ». Ce endroit sera le principal lieu qui accueillera le prochain congrès national d’Espéranto France en mai. Le programme durant cette journée a été riche et intéressant, comme vous pouvez le constater ci-dessous.

Dans un premier temps, nous avons pu échanger virtuellement avec des espérantistes étrangers dans le cadre d’une réunion de l’association ILEI. Le moment était particulièrement émouvant du fait que des ukrainiens étaient présentes, malgré la guerre et le manque d’électricité.

Notre membre Gérald a chanté, à l’aide de son banjo, la chanson de Francis Cabrel « Rockstar du Moyen Age » et nous avons ensuite chanté plusieurs chansons ensemble.

Mireille Grosjean a donné une conférence sur l’énergie nucléaire en Suisse. Elle a bien présenté les dilemmes auxquels la Suisse est aujourd’hui confrontée par rapport à ses besoins énergétiques.

Dans l’après-midi, notre ami Emmanuel a brièvement présenté son projet d’organiser un voyage en Slovénie au printemps avec une cinquantaine d’élèves. Immédiatement après, Pierre de Saint-Étienne a donné une conférence sur l’eau en Afrique. Il a présenté rapidement la situation politique, principalement dans la partie centrale du continent africain, puis des projets réalisés par les espérantistes africains avec l’aide des Européens. Ils ont permis aux villageois d’avoir de l’eau potable à proximité de leur logement. C’est un grand progrès, d’abord pour les femmes qui sont celles qui généralement peinent pour ramener l’eau à la maison.

En fin d’après-midi Guillaume Armide a donné un concert seul avec un synthétiseur. Il a interprété certaines des chansons les plus célèbres de l’opéra rock franco-québécois Starmania. Même si les thèmes abordés étaient parfois tristes, Guillaume a donné un concert très agréable et plein d’énergie. Vous pouvez profiter des extraits de ce concert, ainsi que de la chanson interprétée par Gérald, dans la vidéo ci-dessous. Sa qualité n’est pas d’un niveau élevé, notamment le son, du fait que tout a été enregistré avec un téléphone portable.

Nous remercions les espérantistes locaux qui ont organisé cette riche journée. On peut juste regretter qu’il n’y ait pas eu plus de personnes présentes pour profiter d’une rencontre de cette qualité.

Régis

Bonvenon al la jaro 2023!

Ni bondeziras al niaj geklubanoj, kaj iliaj proksimuloj, feliĉan jaron 2023! Ni esperas ke, okaze de tiu nova jaro, la mondo estu pli pacema.

Reĵis

Ana ekspozicias en Bourg-en-Bresse

Ana atingos Bourg-en-Bresse la venontan 25an de aŭgusto, kaj diligente preparas sian ekspozicion en la dediĉita loko H2M (hôtel Marron de Meillonnas). Vi povas vidi ĉi-supre la rilatan flugfolion, kaj ĉi-sube muntaĵon de fotoj en la franca kiu estos ĉene projekciita en unu ĉambro de la ekspoziciejo.

Nia asocio kaptos ĉi okazon por mobilizi ĉiujn siajn fortojn kaj reliefigi la eventon, kiu multe ŝuldas al Ana kaj al Esperanto. Ĉeestu ĉiuj niaj membroj, ĉefe je la inaŭgura momento: vendrede la 2an de septembro je la 18a (la ekspozicio daŭros ĝis ĵaude la 8a de septembro). Ni bezonos helpon por bonvenigi, montri, gvidi, servi, traduki, klarigi…ktp

Ana arrive à Bourg le 25 août prochain, et prépare activement son exposition à H2M (hôtel Marron de Meillonnas), dont vous trouverez le flyer ci-dessus, ainsi qu’un montage de photos qui sera projeté en boucle dans l’une des salles d’exposition.

Espéranto Bourg en Bresse saisira l’occasion pour mobiliser toutes les possibilités de mettre en valeur cet évènement, qui doit beaucoup à Ana et à l’Espéranto. Que tous nos membres – et beaucoup d’autres – soient présents, surtout au moment de l’inauguration : le vendredi 2 septembre à 18h00 (l’exposition durera jusqu’au jeudi 8 septembre). On aura besoin d’aide pour accueillir, montrer, guider, servir, traduire, expliquer…etc…

Ĝenerala asembleo 2021

Ĵaŭde la 16 de septembro, okazis nia ĝenerala asembleo 2021 en la konstruaĵo MCC.

Ni povis prezenti unujaran bilancon de la klubo. Rimarkindas ke, kvankam la pandemio malfaciligis niajn agadojn, ili tamen estis sufiĉe multnombraj kaj ĉefe virtualaj. La planitaj projektoj por la venonta jaro estis prezentataj tiuokaze kaj ili denove multnombras kaj diversas. Kiel kutime, kiam ili estos konfirmitaj, ni listigos ilin en la rubriko « Activités » de tiu ĉi retpaĝaro. Ni bedaŭras ke pro la nuntempa sana situacio ne eblis okazigi nian kutiman kunmanĝadon post la kunveno. La ĉeestantoj havis tamen la plezuron ricevi la freŝprintitan libron tradukita far Michel kaj Ana « Nokta flugado » de Antoine de Saint-Exupéry.

La ĉeestantoj je la fino de la asembleo

Le jeudi 16 septembre, notre assemblée générale 2021 s’est tenue dans le bâtiment de la MCC. Nous avons pu présenter un bilan d’un an du club. Il est à noter que, bien que la pandémie ait rendu nos activités difficiles, elles ont été encore assez nombreuses et majoritairement virtuelles. Les projets prévus pour l’année prochaine ont été présentés à cette occasion et ils sont encore une fois nombreux et divers. Comme d’habitude, lorsqu’ils seront confirmés, nous les répertorierons dans la section « Activités » de ce site. Nous regrettons qu’en raison de la situation sanitaire actuelle, il n’ait pas été possible de tenir notre repas habituel ensemble après la réunion. Les participants ont cependant eu le plaisir de recevoir le livre nouvellement imprimé traduit par Michel et Anna « Vol de nuit » d’Antoine de Saint-Exupéry.

Sukcesplena virtuala korea kongreso

Ĉi-semajnfine okazis la esperantista korea kongreso. Pro la nuntempa situacio rilate al la koronviruso, ĝi estis 100% virtuala. Tiucele, niaj koreaj amikoj uzis la video-konferencan ilon Zoom, kiu ebligas ne nur babiladi, sed ankaŭ prezenti dokumentojn, bildojn, retpaĝojn, filmojn,…ktp. Nia konata amikino Tamara ludis gravan rolon en la teknika aspekto kiu estis tute sukcesplena rigardante la malfacilecon. Bone videblis la viglecon de la korea asocio kiuj festis tiuokaze sian centjariĝon. Tiu evento estis la okazo revidi konatojn: Esther, Brila,….Michel kaj Ana kiuj prezentis mallongtempe la libron « Sen Familio ». Vi povos spekti tiun momenton per la video ĉi-sube.

Le congrès coréen d’espéranto a eu lieu ce week-end. En raison de la situation actuelle vis-à-vis du coronavirus, il était 100% virtuel. Pour cela, nos amis coréens ont utilisé l’outil de visioconférence Zoom, qui permet non seulement de discuter, mais aussi de présenter des documents, des images, des pages web, des films, … etc. Notre amie Tamara a joué un rôle important dans l’aspect technique qui a été très réussi au vu de la difficulté. La vigueur de l’association coréenne, qui a célébré son centenaire à cette occasion, était clairement visible. Cet événement a été l’occasion de revoir des connaissances : Esther, Brila, …. Michel et Ana qui ont brièvement présenté le livre « Sen Familio ». Vous pouvez regarder ce moment dans la vidéo ci-dessus.

Malsimilaj niveloj da reagoj

En la nuna tempo, estas bone memorigi ke ĉio estas rilativa:

Malsimilaj reagoj

 

Kompreneble, tio ne signifas ke ni ne devas serioze taksi kaj alfronti tiun epidemion:

Kronvirusa prevento

Fartu ĉiuj bone!

 

Esperanto printempis en Strasburgo.

(alklaku por grandigi la fotoj – cliquer pour agrandir les photos)

Dum la semajnfino, de la 10a ĝis la 12a de majo, okazis la Printempa Esperanto Renkontiĝo en Strasburgo. 87 personoj el 7 landoj partoprenis, el kiuj 5 gejunuloj venis el Barato. La renkontiĝo estis bonege organizita kaj la kongresejo agrabla (ĉe granda parko, en la kvartalo de la eŭropa parlamento). La programo proponita estis riĉega : vizitoj de Strasburgo (tage kaj nokte, piede, ŝipe, bicikle), kursoj, fulmaj prezentadoj, gustumado de alzaca vino, aŭkcio, prelegoj, teatraĵeto, ludoj, kaj koncertoj. Tea kaj mi prezentis mallongtempe Kartvelion. Nia amiko Jeff, krom la prizorgo de la organizado, partoprenis sabate al la ĥora kantado en esperanto de la fama epopea poemaro « Ĝenerala kanto » de Pablo Neruda. Vi povos spekti pecojn de tiu koncerto, kaj de la repregea muzikisto Jonny M, ĉi-sube. Eblas vidi pli da fotoj ĉi-tie. Konklude, ni dankegas la organizantojn kaj ne hezitu partopreni venontfoje.

(alklaku por grandigi la fotoj – cliquer pour agrandir les photos)

Pendant le week-end, du 10 au 12 mai, la rencontre de printemps d’Espéranto a eu lieu à Strasbourg. 87 personnes provenant de 7 pays ont participé, dont 5 jeunes originaires de l’Inde. La rencontre était très bien organisée et le lieu du congrès était agréable (dans un grand parc, dans le quartier du parlement européen). Le programme a été très riche : des visites de Strasbourg (de jour et de nuit, en bateau, en vélo), des cours, des présentations rapides, une dégustation de vin alsacien, une vente aux enchères, des conférences, un petit spectacle de théâtre, des jeux, et des concerts. Tea et moi avons présenté rapidement la Géorgie. Notre ami Jeff, en plus du suivi de l’organisation, a participé à la représentation en espéranto le samedi soir du poème épique « Chant général » de Pablo Neruda. Vous pouvez regarder des morceaux de ce concert, et du musicien de reggae-rap Jonny M, ci-dessous. Il est possible de voir plus de photos ici. En conclusion, un grand merci aux organisateurs et n’hésitez pas à participer à une prochaine édition.

Vizito de la familio Handzlik

(alklaku por grandigi la fotoj – cliquer pour agrandir les photos)

La vizito de la familio Handzlik (Georgo, Vinjo, Dominika), komence de majo, alportis tiom da ĝojo al ni. Ni trapasis tempon agrablan kune, kaj ili reen donacis du feliĉajn momentojn : marde la komunan vesperon kaj merkrede la koncerton de Dominika kaj Georgo. La filmo ĉi-sube prezentas pecojn de ilia vizito. Ni esperas revidi ilin estonte.

(alklaku por grandigi la fotoj – cliquer pour agrandir les photos)

La visite de la famille Handzlik (Georgo, Vinjo, Dominika), au début du mois de mai, nous a apporté beaucoup de joie. Nous avons passé de bons moments ensemble, et ils nous ont offert en retour deux moments de bonheur : mardi pendant la soirée en commun et dimanche le concert de Dominika et George. Le film ci-dessous présente des morceaux de leur visite. Nous espérons les revoir dans le futur.

La 12a Mezorienta Kunveno en Irano

(alklaku por grandigi la fotoj – cliquer pour agrandir les photos)

La 12a Mezorienta Kunveno okazis de la 28a de marto ĝis la 2a de aprilo, en Kaŝano la plej antikva urbo de Persujo. Estis la unua internacia kunveno de Esperanto en Irano.

Miŝela kaj mi partoprenis al tiu evento. Ni retrovis kelkajn geamikojn kiuj vizitis nin en Bourg-en-Bresse : Monika el Liono, Renato Corsetti el Britio, Maria el Rumanio, Tatiana el Rusio, Mireille el Svislando … kaj iuj renkontitaj en Ĉinio, Nepalo. Granda familio ĉu ne ! Entute, ni estis ĉirkaŭ 40 geesperantistoj el 8 landoj. Ni multe interŝanĝis, kelkaj prelegis, kaj ni vizitis belajn monumentojn, ĝardenojn, kaj vidis belajn pejzaĝojn. Ĉie rozoleo bonodoris !
Tiu renkontiĝo okazis dum la tradicia festo Noruzo, kiu rilatas al la novjaro laŭ la persa kalendaro. Ĝi celebras la vekiĝon de la naturo kaj la renoviĝo de la vivo. La iranoj preparas la tablotukon, sur kiu ili aranĝas 7 simbolajn elementojn « Haft Sin », kies la nomo komenciĝas per S en la persa lingvo : monero, ajlo, tritiko, ruĝa fiŝo, vinagro, akvo, spegulo,… kaj ankaŭ kandelo, ovo, hiacinto, pomo,…

En tiu granda lando oni povas admiri vastajn dezertojn kaj altajn montarojn. Preskaŭ ĉiuj montoj estis neĝkovritaj. La plej alta monto nomiĝas Damavand, kiu estas 5610 metroj alta. Grandioza volcana pinto !

En la kerno de Teherano, la Irana Esperanto-Asocio inaŭguris sian propran oficejon, la 30an de aŭgusto 2018. Ili esperas plifortigi la movadon en Irano. Post tiu renkontiĝo, kvin inter ni vizitis, kun Masud, plurajn famajn urbojn : Boruĝerdo, Isfahano, Persepolis, kaj Ŝirazo.

Ĝis la venonta mezorienta kunveno !

Miori

(alklaku por grandigi la fotoj – cliquer pour agrandir les photos)

La 12ème rencontre moyen-orientale a eu lieu du 28 mars au 2 avril à Kachan, la plus ancienne ville de Perse. C’était la première réunion internationale de l’espéranto en Iran.

Michèle Reverdy, et moi, avons participé à cet événement. Nous avons retrouvé des amis qui nous avaient rendu visite à Bourg-en-Bresse: Monika de Lyon, Renato Corsetti du Royaume-Uni, Maria de Roumanie, Tatiana de Russie, Mireille de Suisse … ainsi que d’autres rencontrés en Chine, au Népal. Grande famille an quelque sorte ! Globalement, nous étions environ 40 espérantistes originaires de 8 pays. Nous avons eu beaucoup d’échanges, quelques conférences, et nous avons visité de beaux monuments, des jardins et avons vu de beaux paysages. Partout, l’huile de rose embaumait l’air.
Cette réunion a eu lieu pendant la fête traditionnelle de Norouz, qui fait référence au nouvel an selon le calendrier persan. Elle célèbre l’éveil de la nature et le renouveau de la vie. Les Iraniens préparent une table, sur laquelle ils disposent 7 éléments symboliques « Haft Sin », dont le nom commence par S en persan: monnaie, ail, blé, poisson rouge, vinaigre, eau, miroir,… et aussi bougie, œuf , jacinthe, pomme,…

Dans ce vaste pays, de vastes déserts et de hautes montagnes peuvent être admirés. Presque toutes les montagnes étaient enneigées. La plus haute montagne s’appelle Damavand, elle culmine à 5610 mètres. Admirable sommet volcanique!

Au cœur de Téhéran, l’Association iranienne d’espéranto a inauguré ses locaux le 30 août 2018. Ils espèrent renforcer le mouvement en Iran. Après cette réunion, cinq d’entre nous ont visité, avec Masud, plusieurs villes célèbres: Boroudjerd, Ispahan, Persepolis et Chiraz.

A la prochaine rencontre au Moyen-Orient !

Miori

Estinta kaj estonta turneoj

La jaro 2019 bone komenĉiĝas rilate al la turneoj de esperantistoj en Bourg !

L’année 2019 commence fort concernant les tournées d’espérantistes à Bourg !

(alklaku por grandigicliquer pour agrandir)

Unue ni plezure gastigis la kroaton Alan Neven KOVACIC de la mardo 12a ĝis la ĵaŭdo 14a de februaro. Vespere la 12an, li prezentis al ni interesindan prelegon kiu miksis du temojn : « Kroata historio aŭ kiel okazis ke miaj geavoj vivis en 7 diversaj landoj sen moviĝi el ilia hejmvilaĝo ! » kaj  » Kroatio aŭ belulino ĉe Adriatiko ». Alan proponis viglan kaj precizan prezentadon. Bedaŭrinde mankis la tempo por aŭskulti pli kaj por ĵeti demantojn. 22 personoj ĉeestis al la prelego kaj la plej multo manĝis poste en la suba restoracio « La kanajlo ». Merkrede Michel Fontaine vizitigis lin la grandan merkredan bazaron de Bourg-en-Bresse, la urbon Mâcon kie li ĉeestis de antaŭlonge, kaj la ekumena loko Taizé. Li finfine tranoktis ĉe Béatrice kiu alportis lin ĵaŭde matene ĝis stacidomo.

En février, nous avons accueilli avec plaisir le croate Alan Neven KOVACIC. Le 12 au soir, il nous a présenté une conférence mixant 2 thèmes : « Une histoire croate où comment mes grand-parents ont vécu dans 7 pays différents sans quitter leur village » et « La Croatie une beauté de l’Adriatique ». Sa prestation fût pleine de vigueur et très précise. Malheureusement, nous avons manqué de temps pour en profiter pleinement et poser toutes les questions que nous souhaitions. 22 personnes ont participé à la conférence, dont la majorité s’est retrouvé ensuite pour manger dans le restaurant « La Canaille ». Mercredi, Michel Fontaine lui a fait visiter le marché du mercredi, la ville de Mâcon, et le centre œcuménique de Taizé.

Georgo kaj Dominika
Georgo kaj Dominika

Nun ni atendas senpacience la alvenon de la familio Handzlik, de la 7a ĝis la 9a de majo. Ili estas poloj : Georgo estas la patro kaj Dominika la filino. Ili proponos al ni koncerton kies la kanzonoj plejmulte originalaj kaj 100 procente en la esperanta ! Ili ambaŭ kantas. Georgo ludas gitaron kaj Dominika de tempo al tempo violonon. La patrino Vinjo venos kun ili, tamen tute ne koncertos. Bone notu en viaj kalendaroj ke la koncerto okazos la 8an de majo je la 20a30 en la asocia trinkejo « Le temps des noyaux » kiu situas 14 straton de la doktoro Ebrard en Bourg-en-Bresse. Por antaŭvidi kion ili prezentos, vi povas spekti ĉi-sube filmitan kanton.

Nous attendons maintenant avec impatience la venue de la famille Handzlik, du 7 au 9 mai. Ils sont polonais. Georgo est le père et Dominika la fille. Ils nous proposeront un concert dont la plupart des chansons sont originales et 100% en espéranto ! Ils chantent tous les deux, Georgo s’accompagnant à la guitare et Dominika de temps en temps au violon. La mère Vinjo viendra avec eux mais ne joue pas. Le concert aura lieu le 8 mai à 20h30 dans le bar associatif « Le temps des noyaux » qui se situe au 14 bis rue du Dr Ebrard à Bourg-en-Bresse. Pour vous donner un avant-goût du concert, jetez un coup d’œil à la vidéo ci-dessous.

 

Nova jaro, novaj projektoj

La komenco de jaro estas taŭga tempo por plani novajn renkontiĝojn kaj vojaĝojn en esperantujo.

Por helpi vin, vi trovos ĉi-sube dokumenton kiu listigas kelkajn interesindajn esperantistajn eventojn kiuj okazos en la mondo dum la jaro 2019. Ĝi estas en la franca. Tiamaniere, eĉ la komencantoj kapablas ĝin konsulti kaj tutkompreni. Se vi dezirus partopreni al iu renkontiĝo, ne hezitu informi pri tio al ĉiuj ĉar, eble, aliaj klubanoj interesiĝas pri la sama.

Kompreneble. ne ĉiuj eventoj estas listigitaj en tiu dokumento, Vi povos trovi pli ampleksajn kolektiĝojn en la retpaĝo de Espéranto-France (en la franca) aŭ en la fama retpaĝo Eventoj.

Ankaŭ ne aperas en tiu listo la eventoj de nia asocio (ekzemple la vojaĝo al Kartverlio 2019) aŭ de la najbaraj kluboj (ekzemple la kutimaj sabataj renkontiĝoj en Dole).

Por atingi la dokumenton, alklaku ĉi-sube la piktogramon . Bonan elekton !

Régis Fabre