Archives de Tag: Nouvel an

Bonvenon al la jaro 2023!

Ni bondeziras al niaj geklubanoj, kaj iliaj proksimuloj, feliĉan jaron 2023! Ni esperas ke, okaze de tiu nova jaro, la mondo estu pli pacema.

Reĵis

Ni gastigu la jaron 2022!

Malgraŭ la nuntempa epidemio kiu daŭre trafas la mondon, mi aŭdace bondeziras al ĉiuj bonan kaj sukcesplenan jaron 2022! Ke tiu-ci nova jaro alportu al vi, kaj al viaj proksimuloj, bonan sanon, feliĉon, amikajn rilatojn, kaj fruktodonajn agadojn. Ni ĉefe esperas ke la situacio iom post iom trankviliĝos ebligante nin agadi denove kune.

Onidiras ke la muziko plibonigas la vivon. Mi do proponas ĉi-sube la eŭropan himnon kantante en esperanto per belga koruso (nenio politika miaflanke).

Reĵis Fabre

Malgré l’épidémie actuelle qui continue de frapper le monde, je vous souhaite à tous une bonne et heureuse année 2022 ! Que cette nouvelle année vous apporte, à vous et à vos proches, la santé, du bonheur, des relations amicales, ainsi que des activités fructueuses. Nous espérons surtout que la situation se calmera progressivement, nous permettant d’agir à nouveau ensemble.

On dit que la musique améliore la vie. Je vous propose donc ci-dessus l’hymne européen chanté en espéranto par une chorale belge (rien de politique de ma part).

Bonan jaron 2020!

Novjaro 2020

Ni simple bondeziras al ĉiuj bonan kaj sukcesplenan jaron 2020! Ke tiu-ci nova jaro, alportu al vi, kaj al viaj amataj geĉirkaŭuloj, bonan sanon, feliĉon, amikajn rilatojn, fruktedonajn agadojn…….kaj multe da plezuro praktikante la lingvon Esperanto.

La komitatanoj

Azia novjaro !

– – –

koko– – –

Kikeriko !

Ĉi venontan nokton, azianoj celebros sian novjaron. Laŭ la luna kalendaro, morgaŭ estos la unua tago de la « nova luno », kiu atingos sian plenon 14 tagojn poste, la 11an de februaro. Laŭ la opinio de Matias’, unu el la hieraŭaj TAP-lernantoj, 10jaraĝa, « azianoj malfruiĝis »…^^

En la tuta Azio, oni feste celebras la novan jaron, kiel ni okcidentanoj antaŭ 4 semajnoj, kiuj havas alian sunan mezurilon. Plie, ĉi jaro estos dediĉita al « kokoj », signo de fajro. Francoj ŝatos, ĉar koko estas unu el iliaj simboloj. Specialistoj pri astrologio prognozas : « Tre bonan jaron por novaj renkontoj. Tamen, longdaŭraj rilatoj estos mallongigitaj pro nevolaj kialoj, ekzemple translokiĝo en alian regionon aŭ kontinenton .»

Bonan aventurplenan vojaĝon en la nova jaro ! Plej bonajn dezirojn al aziaj geamikoj !

2017/01/27
Michel Fontaine

Cocorico !

La nuit prochaine, les asiatiques célébreront leur nouvelle année. Selon le calendrier lunaire, demain sera le premier jour de la « nouvelle lune », qui atteindra sa plénitude 14 jours plus tard, le 11 février. D’après Matthias, l’un des élèves « TAP » d’hier, 10 ans, « les asiatiques sont en retard… » ^^

Dans toute l’Asie, on fête la nouvelle année, de la même manière que nous occidentaux il y a 4 semaines, avec notre instrument de mesure solaire. En outre l’année sera dédiée aux coqs, signe de feu. Les français apprécieront, car le coq est l’un de leurs symboles. Des spécialistes en astrologie prévoient : « Très bonne année pour de nouvelles rencontres. Mais les relations durables seront écourtées pour des raisons involontaires, par exemple un déménagement dans une autre région ou un autre continent. »

Bon voyage plein d’aventures dans la nouvelle année ! Meilleurs vœux à nos amis asiatiques !

27/01/2017
Michel Fontaine