Archives de Tag: Alternativaj vivmanieroj

Freŝa vento en Esperanto

LLG staĝo,komuna foto(Klaku por grandigi la foton)  – – (Cliquez pour agrandir)

LLG-grupo (Liberaj Lernejoj por Geknaboj) estas kreita de alternativaj lernejinstruistoj antaŭ 4 jaroj. La grupo okazigis ĉi-jare la 6-an Vintran Staĝon en alternativa lernejo nomata San. Entute 39 personoj inkluzive de 9 subtenantoj partoprenis dum tri tagoj de la 15a de januaro ĝis la 17a. Michel Fontaine el Francio gvidis meznivelan kurson pere de diversaj bildoj, dancado, kantoj kaj korpaj movoj. Por komencantoj organizantoj selektis 8 specajn kartojn, kiuj estas kreitaj de Isabelle (el Grenoblo), kiu faras amuzan kurson de Esperanto en franca baza lernejo. Aliaj specifaj kursoj estis organizitaj jene : kliniko por preciza prononco. voĉfilmeto de korea tipa fabelo, konkurso de kuirado. Membroj de LLG-grupo praktikas Esperanton ne nur kiel fremdan lingvon, sed ankaŭ unu el ĉiuj efikaj iloj por alternativa vivmaniero. Pere de niaj staĝoj oni rimarkas, ke LLG-anoj akiras gravan ilon Esperanto – por ligi sian alternativan vivmanieron kun tiuj de tutmondanoj. Pro tio, nia lingvo Esperanto estas forte portebla por LLG-anoj kaj alivorte, alternativaj lernejoj en Koreio estas absolute fekundaj kampoj favore al Esperanto-movado.

LLG staĝo.tabulludo_en_EsperantoKlaku por grandigi la foton)  – – (Cliquez pour agrandir)

Antaŭ foriro Michel, fremdlanda gvidanto, insistis jene : « LLG-grupo estas freŝa vento de Esperanto. Junaj, viglaj, ambiciaj, aventuraj kaj alternativecaj estas vi. Bonvolu pacience daŭrigi vian freŝan paŝon! » Ĉiuj partoprenantoj laŭte aplaŭdis kun emocio kaj oni jam atendas sekvantan paŝon de LLG-grupo.

LLG staĝo.manlaboroKlaku por grandigi la foton)  – – (Cliquez pour agrandir)

L’équipe de l’école alternative LLG a organisé du 15 au 17 janvier 2016 son 6ème stage d’hiver à l’école San (Corée). 39 personnes ont participé à cette rencontre dont Michel Fontaine en tant que professeur d’Espéranto du niveau intermédiaire. L’Espéranto est utilisé comme un des outils efficaces à disposition permettant de vivre de manière alternative. Pour plus de détails, voir l’article ci-dessus en Espéranto.

Michel Fontaine

LLG staĝo.ekskurso en nacia moderna muzeo(Klaku por grandigi la foton)  – – (Cliquez pour agrandir)

Publicités

20-23 juillet 2015 Stage franco-coréen « Espéranto et Alternatives » à Bourg en Bresse (01)

 L’affiche du stage

La  staĝo-afiŝo

pdf48

 —

Explications concernant le stage :

où, quand, frais d’inscription, repas, hébergements, programme ?

Klarigoj pri staĝo :

kie, kiam, kotizo, manĝoj, loĝejoj, kiun programon?

pdf48

Komunuma mono en Esperantio!?…

Ana nous envoie un article depuis la Corée, et quelques photographies fort sympathiques, à propos d’un stage récent organisé autour d’un thème très intéressant !…

(cliquer sur les vignettes pour agrandir)

(klaku por pligrandigi la fotojn)

E°-Staĝo en Koreio : Ludu per komunuma mono en Esperantio.

La E°-klubo de alternativaj lernejoj okazigis vintran staĝon de la 22a ĝis la 25a de januaro. Ĉijare en la 4a staĝo de Esperanto partoprenis 30 personoj el diversaj alternativaj lernejoj. La temo de ĝi estis “komunuma mono en Esperantio” kaj …………………………………………….
Lire la suite