Archives de Tag: Radio

Emission radio : Une brève histoire de l’Espéranto (7) – Radio-elsendo : Mallonga historio de Esperanto (7)

– – –

Zamenhof-TomboVarsovio – La tombo de L. L. Zamenhof, kreinto de Esperanto

(Alklaku por grandigi – Cliquer pour agrandir)

– – –

HE07. Mallonga historio de Esperanto (7) – 07/06/17
La 1914a kastastrofo

(elsendo aŭdebla en la franca, kaj esperante – Tom kompilis dokumentojn) – Jean-Louis akceptas Michel Fontaine kaj Tom, arkeologiston, historiiston kaj lokan esperantiston, kiu prezentas kelkajn elsendojn pri historio de Esperanto.

Unu plia sekvo de la pariza malfeliĉa “fulmokongreso” en 1914: kio okazis al Zamenhof en ĉiuj tiaj cirkonstancoj ? Survoje al Parizo, kiel Polo, li kun la edzino retroviĝas en Kolonjo (Köln), t.e. en malamika germana lando, en la ĝusta momento de la militdeklaro. Ili provas retrajni al Pollando, sed jam tro malfruis ! Jam blokitis la landlimo ! Pere de Berlino, ili trajnas al Danio (tiame neŭtrala), kaj uzas “nordan vojon”: Svedio, Norvegio, kaj Sankt-Peterburgo. Jam fragiliĝis la sano de Zamenhof. Li mortos kiam nure 60jara, en 1917. Laŭ la movada “legendo” , lia ĉagreno kaŭzita de la milito neneglekte rolis en lia tro frua forpaso..

 

HE07. Une brève histoire de l’Espéranto (7) – 07/06/17
La catastrophe de 1914

Encore une conséquence du malheureux congrès-éclair de 1914 : et Zamenhof dans tout ça ? Polonais, il se retrouve avec son épouse à Cologne (Köln), en terre allemande ennemie, au moment de la déclaration de guerre. Ils essaient de prendre le train pour retourner en Pologne, mais trop tard ! La frontière était bloquée ! Via Berlin, ils se rendent au Danemark (alors pays neutre), puis prennent « la route du Nord » : Suède, Finlande, puis Saint-Petersbourg. La santé de Zamenhof est fragile. Il mourra à 60 ans en 1917. Selon la « légende » de la movado, le chagrin causé par la guerre joua un rôle non négligeable dans cette issue fatale…

– – –

– – –

Pluso : reta versio de la ekspozicio de Espéranto Bretagne kaj  Espéranto France

« La rolo de Esperanto dum la unua mondmilito » – PDF-formato – franca teksto.

Bonus : version internet de l’exposition de Espéranto-Bretagne et Espéranto France

« Le rôle de l’Espéranto pendant la première guerre mondiale – Format PDF

Partie 1 : l’espéranto et l’armée avant la guerre

 

Emission radio : Une brève histoire de l’Espéranto (6) – Radio-elsendo : Mallonga historio de Esperanto (6)

– – –

(Alklaku por grandigi – Cliquer pour agrandir)

– – –

HE06. Mallonga historio de Esperanto (6) – 18/05/17
La 1914a katastrofo (sekvo)

(elsendo aŭdebla en la franca, kaj esperante – Tom kompilis dokumentojn) – Jean-Louis akceptas Michel Fontaine kaj Tom, arkeologiston, historiiston kaj lokan esperantiston, kiu prezentas kelkajn elsendojn pri historio de Esperanto.

La ukraina esperantisto Traĉevski finas sian traeŭropan itineron, kaj finfine hejmenrevenas. La karavano de germanaj esperantistoj al la pariza Universala Kongreso estis lastmomente nuligita. Sed kelkaj germanaj esperantistoj spertis ĉeeston en Parizo ĝuste post la militdeklaro… En la svisa sidejo de UEA, internacia koresponda servo inter esperantistoj ekorganiziĝas.

– – –

HE06. Une brève histoire de l’Espéranto (6) – 18/05/17
La catastrophe de 1914, suite…

L’espérantiste ukrainien Trachevsky achève son long périple à travers l’Europe, et rentre enfin à la maison…. La caravane des espérantistes allemands jusqu’au congrès universel de Paris a été annulée au dernier moment. Cependant quelques espérantistes Allemands ont fait l’expérience de se trouver à Paris après la déclaration de guerre. Au siège de UEA en Suisse, un service de correspondance internationale entre espérantistes commence à s’organiser. 

– – –

Emission radio : Une brève histoire de l’Espéranto (5) – Radio-elsendo : Mallonga historio de Esperanto (5)

– – –

HE05. Mallonga historio de Esperanto (5) – 04/05/17
La 1914a katastrofo (sekvo)
De Kievo ĝis Odeso

(elsendo aŭdebla en la franca, kaj esperante – Tom kompilis dokumentojn) – Jean-Louis akceptas Michel Fontaine kaj Tom, arkeologiston, historiiston kaj lokan esperantiston, kiu prezentas kelkajn elsendojn pri historio de Esperanto.

Traĉevski, ukraina esperantisto, post partopreno simbolan malfermon de la pariza 10a Universala Kongreso kaj ĝian tujan fermon kaùze de ĵusa militdeklaro,  ekkomencas longan kaj komplikan itineron por provi rehejmeniri en Ukrainion…

 

HE05. Une brève histoire de l’Espéranto (5) _ 04/05/17
La catastrophe de 1914, suite…
De Paris à Odessa

L’espérantiste Trachevsky, après avoir assisté à l’ouverture symbolique du 10ème congrès d’Espéranto à Paris, et à sa fermeture pour cause de déclaration de guerre, entame un périple long et compliqué, pour essayer de rentrer chez lui en Ukraine….

– – –

Emission radio : Une brève histoire de l’Espéranto (4) – Radio-elsendo : Mallonga historio de Esperanto (4)

– – –

(Alklaku por grandigi – Cliquer pour agrandir)

– – –

HE04. Mallonga historio de Esperanto (4) – 20/04/17
La 1914a katastrofo (sekvo)

(elsendo aŭdebla en la franca, kaj esperante – Tom kompilis dokumentojn) – Jean-Louis akceptas Michel Fontaine kaj Tom, arkeologiston, historiiston kaj lokan esperantiston, kiu prezentas kelkajn elsendojn pri historio de Esperanto.

Tom kunportas al ni tre interesan ateston de ukraina esperantisto, survoje al la 10a Universala Kongreso en Parizo.

Kievo, Vieno, Belforto, Parizo…, itinero de esperantisto pli kaj pli seniluzigita, kiu ĉeestas la inaŭguron, kaj la tujan fermon de la Kongreso. Li rimarkis « la patriotajn inklinojn » de kelkaj francaj esperantistoj, sed ankaŭ la interhelpon inter samideanoj.

HE04. Une brève histoire de l’Espéranto (4) – 20/04/17
La catastrophe de 1914, suite…

Tom nous livre le témoignage fort intéressant d’un espérantiste ukrainien qui était venu participer au 10ème Congrès Universel.

Kiev, Vienne, Belfort, Paris…, itinéraire d’un espérantiste de plus en plus désillusionné qui assiste à l’ouverture, et à la fermeture immédiate du Congrès. Il remarque les tendances « patriotiques » qui s’expriment chez certains espérantistes français, mais aussi, par ailleurs, l’entraide entre samideanoj…

– – –

Atestajxo HE04(Alklaku por grandigi – Cliquer pour agrandir)

– – –

Emission radio : Une brève histoire de l’Espéranto (3) – Radio-elsendo : Mallonga historio de Esperanto (3)

– – –

esperanto 1914

– – –

HE03. Mallonga historio de Esperanto (3) – 06/04/17
La 1914a kastastrofo (sekvo)

(elsendo aŭdebla en la franca, kaj esperante – Tom kompilis dokumentojn) – Jean-Louis akceptas Michel Fontaine kaj Tom, arkeologiston, historiiston kaj lokan esperantiston, kiu prezentos kelkajn elsendojn pri historio de Esperanto.

La dekreto de ĝenarala mobilizado aperas en la tago mem de la malfermo de la 10a Universala Kongreso en Parizo. Multaj esperantistoj blokitiĝis en Francio. Se la germana « karavano » estis haltigita antaŭ sia atingo Parizon, la britaj esperantistoj renkontas amaran surprizon ricevi nenian akcepton de la francaj esperantistoj kaj trovi urbon sen disponeblaj taksioj.

Duobla puno ! « Mortigite en ovo » la Kongreso fariĝas ankaŭ grava financa problemo.

Post la paniko de la unuaj tagoj, la transportoj poiomete reorganiziĝas. La esperantistoj plu ĉeestantaj povas foriri en iom pli bonaj kondiĉoj. Restas doloro konscienciĝi, ke ili nun estas oficiale malamikoj, kontraŭ siaj pacaj idealoj…

 

HE03. Une brève histoire de l’Espéranto (3) – 06/04/17
La catastrophe de 1914, suite…

Le décret de mobilisation générale paraît le jour-même de l’ouverture à Paris du 10ème Congrès Universel d’Espéranto. Bien des espérantistes se retrouvent coincés en France. Si la « caravane » espérantiste allemande a été stoppée avant Paris, les espérantistes britanniques ont la mauvaise surprise de n’être pas accuillis dans les gares par les samideanoj français, et d’arriver dans une ville sans plus de taxis disponibles.

Le congrès tué dans l’oeuf est aussi, bien entendu, un grave problème financier.

Après la panique des premiers jours, les transports se remettent en place peu à peu. Les espérantistes encore présents peuvent alors repartir dans des conditions un peu meilleures. Reste la douleur de se savoir maintenant officiellement ennemis, malgré les idéaux de paix…

– – –

Emission radio : Une brève histoire de l’Espéranto (2) – Radio-elsendo : Mallonga historio de Esperanto (2)

– – –

Gaumont Palace - 10a UK -1914(Alklaku por grandigi – Cliquer pour agrandir)

– – –

HE02. Mallonga historio de Esperanto (2) – 27/03/17
La 1914a kastastrofo

(elsendo aŭdebla en la franca, kaj esperante – Tom kompilis dokumentojn) – Jean-Louis akceptas Michel Fontaine kaj Tom, arkeologiston, historiiston kaj lokan esperantiston, kiu prezentos kelkajn elsendojn pri historio de Esperanto.

La 1914a pariza Universala Kongreso jam montriĝas kiel escepta evento. 3683 esperantistoj pretis kunveni !… Je la malfermo de la Kongreso, en la mateno de la 1a de aŭgusto, ĉio estis normala. Ĉirkaŭ tagmezo, oni ekmencias pri la internacia situacio. Je la 17a, oni informiĝas, ke la dekreto de ĝenerala mobilizado de francaj armeoj aperis antaŭ unu horo…

Ĉiuj panike provas reveni hejmen. Inter popolamasoj, kiuj troplenigis la staciojn, multaj esperantistoj ne parolis france…kaj… inter ili, iuj jam fariĝis malamikoj, sekve de la dekreto de mobilizado.

Nur en tiu momento, atingas Parizon britaj esperantistoj, kiuj ne komprenas, kio okazas en Francio, kaj kial la stacioj invaditaj preskaŭ ne plu havas siajn laboristojn ! La 2an de aŭgusto, je la 5a matene, afiŝoj aperas, avertante fremdulojn foriri antaŭ la venontaj 24 horoj, aŭ informi la policistojn pri sia fiksa adreso.

La situacio rapide fariĝas danĝera por Germanoj. La francaj esperantistoj kompreneble helpos al siaj samideanoj…

 

HE02. Une brève histoire de l’Espéranto (2) – 27/03/17
La catastrophe de 1914

Le Congrès Universel d’Espéranto de 1914 à Paris s’annonce comme un événement exceptionnel. Il devait réunir… 3683 espérantistes !… A l’ouverture du congrès, le matin du 1er août 1914, tout était normal. Vers midi, on commence à discuter de la situation internationale. A 17 heures, on apprend que le décret de mobilisation générale des forces armées françaises est paru une heure plus tôt…

Tout le monde a essayé de rentrer chez soi. Parmi les foules qui encombraient les gares, beaucoup d’espérantistes ne parlaient pas Français, et… parmi eux certains venaient d’acquérir la qualité d’ennemi, suite à la parution du décret de mobilisation.

A ce moment arrivent seulement à Paris les espérantistes britanniques, qui comprennent mal ce qui se passe en France, et pourquoi les gares surpeuplées sont presque désertées de leurs employés ! Le 2 août à 5 heures du matin, des affiches sont collées, sommant les étrangers de partir dans les 24 heures, ou de donner une adresse fixe au commissariat.

La situation devient vite dangereuse pour les ressortissants allemands. Les espérantistes français aideront bien sûr leurs samideanoj allemands.

– – –

Emission radio : Une brève histoire de l’Espéranto (1) – Radio-elsendo : Mallonga historio de Esperanto (1)

– – –

Joseph Evrot

– – –

HE01. Mallonga historio de Esperanto (1) – Marto 2017

(elsendo aŭdebla en la franca, kaj esperante – Tom kompilis kaj esperantigis dokumentojn) – Jean-Louis akceptas Michel Fontaine kaj Tom, arkeologiston, historiiston kaj lokan esperantiston, kiu prezentos kelkajn elsendojn pri historio de Esperanto, kaj Michel Fontaine. Ekde 1887 ĝis 1914, la unuaj progessoj de Esperanto estis fulmaj. Samtempe, en Bourg-en-Bresse, profesoro Joseph Favrot estis pioniero : li organizis publikan prelegon pri la internacia lingvo. Partoprenis ĉirkaŭ 500 loĝantoj, el kiuj multe da lokaj eminentuloj. Je 1905, Hector Hodler kaj Theophile Rousseau fondis en Bourg UEA (Universala Esperanto Asocio).

 

HE01. Une brève histoire de l’Espéranto (1) – Mars 2017

Jean-Louis reçoit Michel Fontaine et Tom, archéologue, historien, et espérantiste local, qui vient commencer une série d’émissions sur l’histoire de l’Espéranto. De 1887 à 1914, l’Espéranto a progressé très vite. Dans le même temps, le professeur Joseph Evrot fera oeuvre  de pionnier de à Bourg. Il a organisé une conférence sur la langue internationale, à laquelle participèrent environ 500 personnes, parmi elles les plus éminentes personnalités locales. En 1905, Hector Hodler et Théophile Rousseau fondent à Bourg UEA, l’association mondiale d’Espéranto.

Kuraĝon Chantal, kaj dankon !

– – –

Chantal(Alklaku por grandigi – Cliquer pour agrandir)

Kuraĝon, Chantal !

Lastan mardon, Miori, Tea, Mikru kaj Michel vizitis Chantal en hospitalo… Depost kelkaj monatoj, ŝi grave malsaniĝis, kaj batalas por rapide resaniĝi… Kun ŝi, ni manĝis ĉokoladon kaj kvartelan kukon preparitan de Tea, kantis kaj multe ridis, informis ŝin pri novaĵoj de la asocio…

Ŝi tre ĝojis, ke ni ĵetis demandojn pri la reapero de Esperanto en Bourg-en -Bresse. Fakte, ŝi lanĉis la nunan E°-asocion en la jaro 1999, kaj fariĝis la unua prezidantino.

Tion ŝi rakontis en iu radioelsendo, kiun oni povas (re)aŭskulti ĉe :

Radio-elsendo CR6 – (en la franca – aŭskultu ekde 05:55 ĝis 08:00)

Estus bone, ke ŝi ricevus multe da poŝtokartoj por kuraĝigi ŝin :

Sino Chantal Bécheret – Hôtel Dieu – Servo Lulli – Ĉambro 52 – 01 000 Bourg- en-Bresse – Francio

Michel Fontaine

– – –

La redaktoro de la blogo sendas specialan koran saluton al Chantal, denove dankante ŝin, pro ŝi revivigis Esperanton en Bourg : Chantal ŝanĝis, ŝanĝas, ŝanĝos ne nur sian vivon, sed ankaŭ tiujn de multaj homoj…  –  Jeff

– – –

Courage, Chantal !

Mardi dernier, Miori, Tea, Mikru et Michel ont rendu visite à Chantal à l’hôpital… depuis quelques mois, elle est tombée gravement malade, et se bat pour retrouver la santé… Avec elle nous avons mangé du chocolat et un gâteau géorgien préparé par Tea. Nous avons chanté et beaucoup ri, et l’avons informée des dernières nouvelles de l’association…

Elle a été très joyeuse, et nous lui avons posé des questions sur la réapparition de l’Espéranto à Bourg. Effectivement, elle a relancé l’association en 1999, et en est devenue la première présidente.

Elle l’a raconté dans une émission de radio qu’on peut réécouter ici :

Emission radio CR6 – (écouter de 05:55 à 08:00)

Ce serait bien qu’elle reçoive beaucoup de cartes postales d’encouragement :

Mme Chantal Bécheret – Hôtel Dieu – Service Lulli – Chambre 52 – 01 000 Bourg-en-Bresse – France

Michel Fontaine

– – –

Emission radio : l’épicerie solidaire – Radio-elsendo: la solidara ĉiovendejo

– – –

bureau-epicerie-solidaire(Alklaku por grandigi – Cliquer pour agrandir)

Marie-France SARBACH (la 4a persono de la dekstra flanko) prezidas la solidaran ĉiovendejon ekde junio 2016. Oni vidas ŝin tie inter membroj de la estraro de la asocio, kiu funkcias dank’al 45 salajruloj kaj bonvoluloj (foto  Le Progrès).

Marie-France SARBACH (4ème personne en comptant depuis la droite) préside l’épicerie solidaire depuis juin 2016. On la voit ici entourée des membres du bureau de l’association, qui fonctionne grâce à 45 salariés et bénévoles (photo Le Progrès)

logo épicerie solidaire

107. –  Marie-France / La « solidara ĉiovendejo » — 09 02 2017

(elsendo sen traduko, tute en la franca) – Hodiaŭ, nia samasocianino Marie-France parolas al ni pri la « solidara ĉiovendejo », kiun ŝi aktive prezidas en Bourg en Bresse. Ĉi tiun organizaĵon vizitis ni dum la staĝo pri vivalternativaĵoj en julio 2015, kun internaciaj geamikoj, kaj interesiĝis pri la principoj de tia populara edukado : respekto de digneco al ĉiuj helpitoj, partigo de scioj (ekz : internaciaj receptoj, manĝoj kaj kulturaĵoj, vizito de teatrejo kaj kinejo), malfermo al aliuloj. Kompreneble, Esperanto ne kuŝas ekstere de tiu spirito, helpante nin informiĝi, ke ekzistas en la mondo multe da similaj solidaraĵoj.

107.  – Marie-France / L’épicerie solidaire — 09 02 2017

(émission entièrement en Français) – Aujourd’hui, notre associée Marie France nous parle de « l’épicerie solidaire », qu’elle préside activement à Bourg en Bresse. Nous avions visité cette organisation pendant le stage sur les alternatives de vie en juillet 2015, avec des amis de diverses nationalités. Et nous nous étions intéressés aux principes de cette forme d’éducation populaire : respect de la dignité de tous les bénéficiaires de l’aide, ouverture aux autres, partage des savoirs (par exemple : de recettes internationales, de repas et de cultures, de théâtre et de cinéma). L’Espéranto n’est évidemment pas en dehors de cet esprit-là, en nous aidant à nous informer qu’il existe dans le monde beaucoup de solidarités semblables.

– –

Emission radio : Kanzonoj de Georges Brassens

– – –

BrassensGeorges Brassens (1921 – 1981)
– –

106. –  Kanzonoj de Georges Brassens – 26 janvier 2017

Jean-Louis Gayet respondas al speciala demando de aŭskultanto : «Kial vi publikigas, per lokalaj radiostacioj, esperantigitajn francajn kanzonojn?» – Jacques Yvart kantas «Kanto por la kampul’», esperantan version de famega kanzono de George Brassens. – La loka koruso de Viriat esperante kantas alian Brassensan kanzonon : «La kaptado de papilio».

106. – Chansons de Georges Brassens en Espéranto

Jean-Louis Gayet répond à la question d’un auditeur : pourquoi diffuser sur des radios locales des chansons françaises traduites en Espéranto ? – Jacques Yvart chante «Kanto por la kampul’ », version en Espéranto de la Chanson pour l’Auvergnat. – La Chorale de Viriat chante en Espéranto une autre chanson de Brassens : La chasse au papillon.

– – –

 La origina kanzono («Chanson pour l’Auvergnat»)

– – –

Jacques Yvart – Videosesio kaj intervjueto, ĉe Vinilkosmo

– – –

verda benk'La geamantoj sur la verda benk’ –
(Les amoureux sur les bancs publics) –
Kantas Jacques Yvart, ĉe La lernejeto
(kanzono kaj teksto)

Aĉeti KD-oj(n) de Jacques Yvart (Vinilkosmo)

 

Emission radio : Projets pour l’année 2017 – Radio-elsendo : Projektoj por la jaro 2017

– – –

105. Projets pour l’année 2017 – Déc. 2016

Michel Fontaine, président récemment réélu, nous parle des projets du club d’Espéranto pour l’année 2017. Préparation de la « caravane » burgienne au congrès universel d’Espéranto de Séoul. Hommage à la mémoire de Victor Corsaint, éminent espérantiste burgien. Commémoration de la naissance à Bourg-en-Bresse en 1908 de l’association internationale des espérantistes.
Jean-Louis Gayet lance un appel aux auditeurs : peut-être vos arrière-grands parents ont-ils participé dans notre ville, au début du 20ème siècle, au formidable mouvement qui a contribué à propulser l’Espéranto dans le monde entier. Contactez-nous ! Nous avons la liste des 150 espérantistes burgiens d’alors… Et aussi, nous pouvons être intéressés par vos archives familiales.

 

105. Projektoj por la jaro 2017 – Dec. 2016

Michel Fontaine, freŝreelektite prezidanto, parolas al ni pri la projektoj de la jaro 2017. Preparo de la Bourg-a « karavano » al Seula tutmonda E°festivalo. Omaĝo al Viktor Corsaint, eminenta Bourg-a esperantisto. Celebro de la naskiĝo en Bourg de la Universala Asocio de Esperantistoj en 1908. Jean-Louis Gayet lanĉas alvokon al aŭskultantoj: « Eble viaj praparencoj partoprenis la mirindan movadon, kiu antaŭenpuŝis Esperanton en la tutan mondon komence de la XXa jarcento. Kontaktu nin. Ni havas liston de la tiamaj 150 Bourg-aj esperantistoj… Kaj ni povus ankaŭ interesiĝi per viaj familiaj arĥivoj. »

Emission radio : Les tribulations d’une Coréenne dans l’Ain – Radio-elsendo : La aventuroj de iu Koreino en la departamento Ain

– – –

ana dec 2016– – –

104. –  Les tribulations d’une Coréenne dans l’Ain – Nov 2016

Suite au jumelage solennellement concrétisé à l’été 2015 entre les Ecoles Libérées coréennes et le club d’Espéranto de Bourg-en-Bresse, Ana nous est revenue de Corée pour passer un mois dans l’Ain. Elle nous parle de ces activités ici. Ana et ses élèves coréens de la « feliĉa lernejo » avaient participé à des échanges par Skype avec les élèves de l’école de Drom. Ana a souhaité rencontrer plus concrètement encore ces élèves, et participer par le biais d’un stage à la vie de cette école qui applique la pédagogie Freinet. Ana nous parle aussi du prochain congrès universel d’Espéranto qui aura lieu à Séoul. Elle-même travaille à l’organisation du « congrès des enfants ». Enfin, elle nous parle du stage international qui aura lieu en Corée juste après le congrès universel, au bénéfice de la « caravane » d’espérantistes burgiens qui se rendra à Séoul en juillet 2017.

104. – La aventuroj de iu Koreino en la departamento Ain

Sekve de la ĝemelado solene konkretigita dum la 2015-a somero inter la koreaj Liberigitaj Lernejoj kaj la E°Klubo de Bourg en Bresse, Ana revenis el Koreio por tie pasigi unu monaton. Ŝi parolas al ni pri siaj tieaj agadoj. Ŝi kaj ŝiaj koreaj lernantoj de la « feliĉa lernejo » partoprenis perskajpajn kontaktojn kun tiuj de la lernejo de Drom. Ŝi deziris pli konkrete renkonti ilin, kaj tiel fari staĝon en ĉi lernejo, kiu pratikas Freinet-pedagogion. Ŝi parolas ankaŭ pri la venonta « Mondial d’Espéranto » en Seulo. Ŝi mem prilaboras organizadon de la « Mondial des Enfants. » Finfine, ŝi mencias la internacian staĝon en Koreio, ĝuste post la « Mondial », por grupo da Bourg en Bresse-aj esperantistoj, kiuj vojaĝos al Seulo en julio 2017.

Emission radio : Chansons françaises célèbres, en Espéranto – Radio-elsendo : Francaj famegaj kanzonoj, esperantigitaj.

– – –

103. –  Francaj famegaj kanzonoj, esperantigitaj… – 14/11/16

Fidela aŭskultanto bedaŭris, ke li ne povis aŭdi sufiĉe da esperantistaj kanzonoj, kadre de nia radioelsendo. Ni proponas tri famegajn francajn kanzonojn, esperantigitajn :

« Lily », de Pierre PERRET, emociplena kanzono, kontraŭ rasismo, solidarece kun emigrantoj, kiuj venis okcidenten por trovi pli bonan vivon. Kantas Jacques le Puil.

«Mia liber’ » (« Ma liberté ») de Georges Moustaki/Serge Reggiani. Kantas Jacques Yvart.

«La dezertinto» (« Le déserteur ») de Boris Vian. Homo skribas leteron al « Sinjoro Prezidanto » : li rifuzas partopreni en la milito. Tiu kanzono estis malpermesita, Francie, je 1954. Kantas Jacques le Puil.

(kopirajtoj pri la esperantistaj versioj : Vinilkosmo)
(ĉi sube, franciaj versioj)

(ne forgesu legi la komenton de Petroĉjo)

 

La radioelsendo

– – –

 

– – –

– – –

 

 

Emission radio : Les langues se délient et se relient – Radio-elsendo : « Langoj liberiĝas sed lingvoj ligiĝas… »

– – –

102. –  « Les langues se délient » et… se relient… – 26/09/16

Albert Belay, Jean-Paul Pobel, Michel Fontaine et Jean-Louis Gayet se retrouvent autour d’une table pour échanger entre patoisants et espérantistes. Albert évoque un grand souvenir : la Fête internationale des patois à Bourg. Michel se souvient du stage international sur les alternatives de l’été 2015. De nombreuses anecdotes et rencontres vécues, quelquefois bien émouvantes, confortent à nos yeux l’universalité tant de l’Espéranto que… des patois.

102.  – « Langoj liberiĝas » sed lingvoj ligiĝas…-26/09/2016

(elsendo sen traduko, esence en la franca) – Albert Belay, Jean-Paul Pobel, Michel Fontaine kaj Jean-Louis Gayet sidiĝas ĉirkaŭ tablo por interparolo de dialekto-uzantoj kaj esperantistoj. Albert mencias gravan memoraĵon : la Internacian feston de Dialektoj en Bourg. Michel rememoriĝas pri la internacia staĝo pri alternativaĵoj somere de 2015. Multaj anekdotoj kaj renkontoj realaj, kelkfoje tre emociplenaj, laŭ ni, fortigas la universalecon kaj de Esperanto kaj… de dialektoj.

Emission radio – Les enfants de Drom : Célestin Freinet en nos temps électroniques…

– – –

enregistrement-radio-21062016-naomi-et-les-enfants(fotis Michel Sarbach – alklaku por grandigi – cliquer pour agrandir)

101. Aksel, Ĝemi, Kolina, Gabrielo, Majli, Naomi, Natano, Noe, Bazil, Margo…. et l’Espéranto : Célestin Freinet en nos temps électroniques. – 05/09/16

Chiffres, couleurs, animaux, comptines, chansonnettes en Espéranto. Jean-Louis interviewe les enfants de l’école de Drom, qui sont initiés à l’Espéranto lors des activités périscolaires, grâce à la participation du club d’Espéranto de Bourg-en-Bresse. La classe communique avec les élèves coréens d’Ana, notamment par l’intermédiaire de Skype. Sylvain, l’instituteur, et Jean-Louis rappelle qu’il arrivait au pédagogue Célestin Freinet d’utiliser l’Espéranto dans sa pédagogie, et d’organiser ainsi des échanges postaux internationaux.

101. Aksel, Ĝemi, Kolina, Gabrielo, Majli, Naomi, Natano, Noe, Bazil, Margo…. kaj Esperanto : Celesteno Freneto en niaj elektronikaj tempoj… – 05/09/16

Ciferoj, koloroj, bestoj, infanaj ritmaĵoj, kanzonetoj en Esperanto, Jean-Louis intervjuas la infanojn en lernejo de Drom, kiuj estis inicitaj dank’al la partopreno de Bourg-en-Bresse-a asocio. La klaso komunikiĝis kun nia korea samasocianino Ana pere de Skajpo. Sylvain, la instruito, kaj Jean-Louis rememorigas al ni, ke, okaze, la fama pedadogo Celesteno Freneto uzis esperanton en sia klaso kaj tiel organizis perpoŝtajn internaciajn korespondadojn.
(elsendo sen traduko, tute en la franca)

Pluso : Célestin FREINET  (Celesteno FRENETO)  ĉe Vikipedio

– – –