Bourg-en-Bresse, naskiĝurbo de U.E.A : la pruvo ! – (esperanta versio)

—-

(Franca versio —> Bourg en Bresse ville natale de U.E.A.  ! )

 

Hôtel Terminus CP MF« Hotelo Terminus kaj de la Paco » en Bourg-en-Bresse

Ĉi tie estis ellaboritaj kaj subskribitaj
la statutoj de la internacia organizaĵo de Esperanto

(alklaku por grandigi)

(dokumento provizita de Michel Fontaine)

(La hotelo ankoraŭ ekzistas)

—-

Monique (Monika 05) legis ĉe nia blogo la artikolon

« Où l’on apprend qu’ U. E. A. est née à Bourg ! ! ! « ,

kie oni informiĝas, ke U.E.A. naskiĝis en Bourg-en-Bresse.

Ŝi lasis al ni la jenan komenton, por akiri pliajn informojn, kiujn ni bonvole donas al ŝi, tiel kunportante la pruvon, ke U.E.A. estis ja kreita en Bourg-en-Bresse en 1908 !

« Ĉu eblas havi informojn pli precizajn pri tiu aserto ? … Eble, estas vere la preparaj laboroj … sed ŝajnas al mi ke oni devas mencii la nomon de Hodler ! Ĉiam mi sciis, ke estis Hodler, kiu fondis UEA en 1908, kaj ke la sidejo estis en Ĝenevo ! Dankon por kompletigi miajn konojn.« 

Amike Monika 05

Komplemente pri ŝia rimarko, Monika ligas ekstrakton de la artikolo Wikipedia (fr) pri Hector Hodler :

« En 1906, dum la dua tutmonda esperanta kongreso en Ĝenevo, Hodler interesiĝis pri organizadaj ideoj de “konsulsistemo“, en kiu li vidis eblecon realigi sian projekton organizi helpservon inter bonvoluloj. Estas la ĝermo de la kreado de Universala Esperanto-Asocio. (U.E.A.).

La ideo pri reto de konsuloj trovis atentan orelon ĉe Rousseau, Carles kaj Hodler, kaj oni vidis jam en 1907 grupon da 200 konsuloj. La 28-an de aprilo 1908 estis fondita Universala Esperanto-Asocio (U.E.A.). Hodler estis elektita kiel ĝenerala direktoro kaj vicprezidanto. Li iĝis prezidanto en 1919.”

Dankon pro via kontribuo, Monique.

Vi komplete pravas vin pridemandi ! Fakte, en la movado, estas ĝenerale akceptite kiel evidenta, ke Hodler fondis UEA en Ĝenevo. Tamen la statutoj de UEA estis ellaboritaj kaj de pluraj personoj, el kiuj Hodler, en iu hotelo de Bourg-en-Bresse : “Hôtel Terminus” !

Tiuj personoj alvenis ĉi tien el diversaj horizontoj por tiu grava evento pri nia internacia lingvo. Ĉu oni povas paroli pri “simplaj” preparaj laboroj ?

Ĉiaokaze tio ŝajne ne korespondas al esperanta loka memoro !

Tiu loka tradicio aŭskultindas, ĉar ĝi estas ambaŭ diskreta kaj libera je ĉia “loka ŝovinismo”. Ĝi samvaloras kiel la nediskutebla aserto, ke UEA naskiĝis en Ĝenevo. Vi certe scias ke la skribita Historio, pri multe da temoj, tre sufiĉe ofte devenas de ia … simpligado (kelkfoje ekscesa…).

Persone, mi ambicias ke la esperanta loka klubo povus iam pli bone valorigi la fakton ke Bourg-en-Bresse vere estas … la naska urbo de la internacia organizaĵo de esperantistoj !

Kompreneble, oni tute ne rajtas nei, krome, ke la centrala agado de UEA rapide foriris al Ĝenevo, nek la esencan rolon de Hodler !

Tamen la Historio meritas esti iomete reskribita.^^

Por unuaj interesaj detaloj, vi povas konsulti la esperantan artikolon de Chantal Bécheret, ĉi-tie (« Iom da loka historio« , paĝo 3, lasta paragrafo).

Sed poste vi trovos ĉi-sube LA PRUVON ke la statutoj de UEA, ne nur estis “preparitaj”, sed ankoraŭ estis subskribitaj en Bourg-en-Bresse. Mi invitas vin ekkoni sekvantan plej gravan informfonton.

– – –

servisto de l'ideo

Ekstraktoj de la libro :
« Servisto de l’ideo – 50 jaroj ĉe Universala Esperanta-Asocio – 1908 – 1958″ – Hans JAKOB
Editorado kaj antaŭparolado de Mark FETTES,
(nuntempe : prezidanto de U.E.A.)
Antwerpen – Flandra Esperanto-Ligo – 1995 – ISBN 90-71205-58-4

Libro amike pruntita de Jean-Louis GAYET

paĝoj 5 kaj 6

Eltiraĵo el la antaŭparolado de Mark Fettes : (pri Hans Jakob)

« Ĉiuj konis lin, kaj li konis ĉiujn : la familion Zamenhof, de Ludoviko ĝis Lidia, Sébert, Hodler, Privat… […] « Unu el la plej konataj gvidantoj de la movado », agnoskas la Enciklopedio. Sed la historio ne dorlotis Hans Jakob, la plej longdaŭran el ĉiuj oficistoj de UEA, la kunordiganton de la Dummilito Servo, la multjaran redaktoron de la «Jarlibro» kaj teknikan redaktoron de «Esperanto», la unuan prizorganton de la Biblioteko Hodler kaj la Libroservo, delonge kovras la vualo de forgeso. […]

La memoroj de Hans Jajob estas plurkiale rimarkindaj. Unue, temas pri vidpunkto ĝis nun nenie reprezentita en la publikaj historioj de la movado. […] Due, per la anekdotoj de homo okupata per detaloj, nia teoria scio pri UEA – la rolo de Hodler […] vestiĝas per buntaj koloroj. […] Frapas nin laste lia pasio por UEA mem, kiel organizaĵo. »

paĝo 12
« … la 28-an de aprilo 1908 estis fondita Universala Esperanta-Asocio… »

paĝo 14
« … En la dokumentoj, ankoraŭ ekzistantaj en la arkivejo de UEA, oni vidas kiel zorgeme, patience, kaj atenteme pri detaloj la duopo Hodler kaj Rousseau laboris. Pri la nomo de la infano okazis longa korespondado. Fine, el ĉiuj eblecoj, oni detenis la tri vokalojn « U.E.A. ». La fundodokumento estis subskribita en Bourg-en-Bresse, Francujo, en la stacidoma hotelo «Terminus». La du iniciatintoj, el Ĝenevo kaj Dijon respektive, renkontiĝis regule en tiu urbo.»

Terminus 2007 100 ans_v2La hotelo Terminus (foto 2007)

 (laŭ kelkaj informoj, ŝajnus ke la arkivitaj dokumentoj ĉe U.E.A., al kiuj Hans Jakob referencas, perdiĝis ekde tiam : la dokumentoj pri la fondiĝo de U.E.A. « malaperis », « ne plu ekzistas » …)

(Fakte, legeblas en 1958 en la revuo « Esperanto », 50 jarojn post la eventoj : « La dokumentoj pri la definitiva fondiĝo de U.E.A. ne plu ekzistas, bedaŭrinde. La detaloj pri la fondiĝo de U.E.A. estis pridiskutitaj, inter HOLDLER kaj Théophile ROUSSEAU en la urbo Bourg-en-Bresse, kien HODLER iris por renkonti ROUSSEAU. Ili renkontiĝis en la Hotelo Terminus, ĉe la stacidomo, kaj ĉi tie ĵetis la fondaĵojn de U.E.A. ». Sen skribitaj dokumentoj, « Esperanto » tamen donas version akordigeblan kun tiu de JAKOB.)

Hans Jakob estis la plej longdaŭra oficisto de U.E.A., la unua prizorganto de la Biblioteko Hodler kaj de la Libroservo. Lia atesto ne kontesteblas. Pli proksima kontribuanto de Hodler, laborinte dum longaj jaroj en Ĝenevo, li havis nenian kialon por inventi fiktivan rakonton pri la naskiĝo de U.E.A. en Bourg-en-Bresse.

Havinte nenian ligon ĉi tie, li tute ne intencis survalorigi ties rolon, kaj malgrandigi tiun de Ĝenevo, en la historio de la naskiĝo de UEA !

Tamen oni scias, ke tiu teksto malemfazas senintence la rolon de  tria grava iniciatinto : Victor Corsaint, posendanto de la hotelo “Hôtel Terminus”. Li ne nur provizas (verŝajne multfoje) loĝejon kaj manĝon … Li ankaŭ estas fervora esperantista soldato. En tiu epoko, multe da hotelistoj vidas kun intereso kreski la internacian lingvon !

Victor Corsain (1871-1950) 4Victor CORSAINT (1870 – 1950) –
Dokumento provizita de Michel Fontaine

« Bone… Sed, se oni konsentas ke la statutoj de U.E.A. estis elaboritaj kaj subskribitaj en Bourg-en-Bresse, tio finfine estis pro nuraj praktikaj kaŭzoj. Konsentite, tiu urbo, laŭ sia geografia situo, permesis al HODLER, veninte el Ĝenevo, kaj al ROUSSEAU, veninte el Dijon, facile renkontiĝi, kaj plue, CORSAINT oferis la loĝejon kaj la manĝon. Do HODLER kaj ROUSSEAU profitis tiujn avantaĝojn por progresigi sian sanktan laboraĵon. »

Jen tio, kion certe multe da personoj pensos aŭ diros.

Oni respondos al ili : « Neniel ! »

Jen la preciza tipo de juĝeraro, kaŭzita de anakronisma rigardo, ne historie dokumentita.

Do bezonas reordigi la aferojn.

Unue, CORSAINT ne estas simpla « esperantista ulo ». Jam en lia hotelo estis fondita, la 24an de januaro 1905, la Esperantista Grupo de Bourg-en-Bresse.

Iom da tempo poste, dimanĉon la 4an de februaro 1905, la sekretario de la Grupo, Joseph EVROT, vicliceestro de la liceo de Bourg-en-Bresse, prelegis pri Esperanto, ĉe Carriat lernejo. Laŭ la gazeto « Le Courrier de l’Ain », ĉeestis 500  personoj !

Preskaŭ ne eblas hodiaŭ imagi la forton de Esperanto en Bourg-en-Bresse en tiu epoko ! En 1906, estis … 104 esperantistoj en Bourg-en-Bresse registritaj en la listoj ! Kaj krome, ĉiuj esperantistoj ne estis oficiale enskribitaj !

– – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – –

Loĝantoj en 1906 (taksitaj surbaze de proksimumaj ciferoj de popolnombradoj) :
– Bourg-en-Bresse : 20 000
– Liono : 460.000 (t.e. 23 fojojn pli)

Nombroj da esperantistoj registritaj
– Bourg-en-Bresse : 104
– Liono : 583

Nombroj da esperantistoj registritaj po 1 000 loĝantoj :
– Bourg-en-Bresse : 5,2
– Liono : 1,27

La kvoto de registritaj esperantistoj estis 4 fojojn pli grava en Bourg-en-Bresse ol en Liono, kie tamen Esperanto estis tre bone enradikigita !

La progreso de Esperanto en Bourg-en-Bresse estis rimarkinda : 4 esperantistoj unu jaro pli frue ! …104 en 1906, kaj… 153 unu jaron poste…listigitaj en iu Jarlibro. Ni publikigos baldaŭ la liston de tiuj 153 samideanoj. Preskaù ĉiuj urbaj eminentuloj tie troviĝas ! …

– – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – –

En tiu urbo, nediskuteble, pli ol ĉie ajn, esperantismo realigis fulman sukceson pri sia vasteco, sia intenseco, sia rapideco.

Neniu hazardo ! Estas tiu tereno, ĉi tiu tereno, kiu iĝis la  naskiĝloko de U.E.A. !

Victor CORSAINT estis kasisto de tiu Grupo, eminente rimarkinda per sia graveco kaj viveco. Ne, li ne estas ordinara ulo, li mem estas eminentulo.

La 4an de aprilo 1906, esperanta festo kunvenigis 350 personojn, ĉeestis la ĉefurbo, Akademia Inspektoro, Direktoro de Impostoj.

Dum iu kunveno, la 9an de oktobro 1906, oni parolis pri komuna ekskurso kun Lyon, Beaune, Mâcon, Le Creusot, Givors kaj ankaŭ pri kreado de « oficejo kaj konsulejo ».

Vendredon la 27an de januaro 1907 okazis Ĝenerala Asembleo de Esperanta Grupo.

En februaro 1907, la Grupo akceptis Hodler.

Dimanĉon la 21an de julio 1907, por festi la 20 jarojn de la internacia lingvo, 70 personoj partoprenis en bankedo ĉe la « Hôtel Terminus ».

La 28an de aprilo 1908 U.E.A. estis fondita.

La gazeto « Esperanto », regita de Holder, raportis en majo 1908 :

« Je la dato 28a de aprilo, ni ricevis de niaj delegitoj 59 respondojn post nia cirkulero, el kiuj 57 aprobis la provizoran regularon. Konsekvence, la projekto de regularo estis konsentita kaj U.E.A. estis fondita. »

(Oni vidas unu fojon plian, ke U.E.A. ne estis fondita de nur Hodler kaj Rousseau rendevuantaj pro praktitaj kaŭzoj en Bourg-en-Bresse : temas pri konstruo multe pli kolektiva ! …)

Ni parolu ankoraŭ unu momenton pri la antaŭsignoj de la fundiĝo de U.E.A. Théophile Rousseau « venis el Dijon » en 1908 (li ŝajne ankoraŭ aliĝis jaron 1907 en unu el esperantistaj grupoj de Liono), sed li instruas en tiu momento en la liceo de Bourg-en-Bresse ! Kaj do vere el tiu urbo li kreis reton de oficejoj : butikoj aŭ magazenoj, kie oni povis trovi dokumentaron, havi kontaktojn, same kiel oficejon de tradukado, por la ne esperantistaj komercistoj kaj industriistoj.

—-

Enciklopedio de Esperanto sciigas al ni :
« … ĝermo de U.E.A. estis la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de U.E.A.. »

Hm … ? … « Pruvoj ! », VERAJ historiaj pruvoj ?
Konsentite, ek al … Jen tio, kio oni povas legi la 15an de aprilo 1908, du semajnojn antaù la U.E.A. fondiĝo, en « Esperanto », la gazeto ĵuse reaĉetita de Hodler, kiu estis iĝonta la oficiala organo de la asocio naskiĝonta :

Offre emploi Bourg - Esperanto 15 avril 1908

Dungoferto en … Esperanto, venante el la Esperanto-Oficejo de Bourg-en-Bresse ! Kaj, por respondi al tiu dungoferto, bezonas skribi al la Oficejo, por Signoro Urbestro … Jes, ĉar mi forgesis precizigi, antaŭe, ke en Bourg-en-Bresse, ankaŭ la Urbestro … estas eperantisto …

La Esperanto-Oficejo de Bourg-en-Bresse jam funkciis ekde 1907. Kaj, se la unua vere estis kreita en Bourg-en-Bresse, tiom energia estis ROUSSEAU, ke aliaj oficejoj jam funkciis dum la kreo de U.E.A.

La 28an de aprilo 1908, U.E.A. ricevas « provizoran regularon ».

Tiu dokumento, kiun mi finfine povis konsulti, ankoraŭ ne en ĝia origina versio, sed tamen printita in extenso (ŝajnas, aŭ preskaŭ …), en la revuo Esperanto de la 15a de majo 1908, difinas nenian lokon por la asociejo, kaj, en tiu kampo, nur prizorgas antaŭvidi, ke la unua asocikunveno okazos dum la Universala Kongreso de Dresden, post kelkaj monatoj.

La asocio estas direktita per Komitato konsistanta el 9 personoj, elektitaj laû provizoraj kondiĉoj. Théophile ROUSSEAU kunsidas flanke de Hodler. Tio ne nur estas ĉar tie troviĝas la du plej gravaj fondintoj de U.E.A. Ankaŭ estas ĉar Rousseau estas indikita, EN LA MEM STATUTOJ DE U.E.A. , kiel « iniciatinto »  – singulare – pri la reto de Oficejoj. Cetere, tio facile konfirmiĝas en aliaj oficialaj publikaĵoj de la asocio, kiel ekzemple la Jarlibro 1908.

Tiel, do, oni pli bone ekkomprenas nun, ke Bourg-en-Bresse estis la naskiĝurbo de U.E.A. ne nur por simplaj praktikaj kaŭzoj ! …

Ĉi tie, Esperanto subite bolegis, eble pli nekredeble ol ĉie ajn. Tie naskiĝis la internacia organizado de esperantistoj.

Byalistok – Varsovio – Bulonjo-ĉe-Maro – Bourg-en-Bresse, jen la « sanktaj lokoj » de Esperanto.

Jes, kelkfoje, Historio indas esti iomete reskribita ! …

—-

Iom post iom, ĝi estos reskribita, kaj Bourg-en-Bresse retrovos la rangon, kiun ĝi meritas en la historio de nia internacia lingvo. Sekve de unuaj universalaj kongresoj, kaj de la fondiĝo de U.E.A., entute cent unu universalaj kongresoj okazis. Centoj da miloj da personoj venante el ĉiuj horizontoj renkontiĝis, interŝanĝis dank’al la lingvo iniciatita de Doktoro ZAMENHOF, ili  respektis unu la aliajn, ili estimis unu la aliajn, eĉ sufiĉe ofte ili amis unu la aliajn. Milonoj da personoj, tra sinsekvaj generacioj, partagis la grandan revon de la esperantista frateco. Vere ne estis nenio, tio, kio  estis iniciatita la 28an de aprilo 1908 en la hotelo Terminus de Bourg-en-Bresse ! …

Evidente nun apartenas al lokaj aŭtoritatoj konscienciĝi, ke ekzistis en tiu urbo historia juvelo, nekonata sed altvalore grava, en la homara evolucio, kaj dediĉi la plej grandan atenton al tiu fakto.

—-

Ĉiuj informoj en tiu artikolo, alimaniere sen fonto, devenas plej ofte de la lokaj presmedioj, ĉefe de la ĵurnalo « Courrier de l’Ain », kaj aperas en la fama verko :

1895 – 1995
100 jaroj da Esperanto
en la Rodanalpa Regiono
kaj en Saône-et-Loire
Doktoro André Védrine
Kontribuo de Ida Védrine
Eldono 2007

Antaŭparoloj kaj postparoloj de :
Pierre Janton
Profesoro en Blaise Pascal Universitato (Clermont-Ferrand)
Catherine Morlay
Docentino en Claude Bernard Universitato (Lyon I)
Claude Piron
Interpretisto ONU kaj OMS, Instruisto Ĝenevo Universitato

La foto de la hotelo en 2007 devenas de la sama verko.

Por fini, ni prezentas ĉi-sube, memore al Victor CORSAINT, du dokumentojn, pri kiuj ni ŝatas pensi, ke ili estas tute novaj, almenaŭ por niaj legantoj :

– leteron (je la 10a de septembro 1906) manskribitan de Victor Corsaint, sur leterfronta folio de la hotelo « Hôtel Terminus » (kaj pligrandigon de la leterfronto),

– la menuon de la esperantista kongreso de Bourg-en-Bresse en 1914,… kompreneble en la hotelo « Hôtel Terminus »… (tiam oni ja havis bonan apetiton …)

Corsaint lettre

Corsaint entete lettre(cliquer pour agrandir)

menu congès espérantiste de Bourg 1914

Hotel Terminus-de la PaixLa nuna hotelo Hôtel Terminus (alklaku por grandigi)
Dokumento provizita de Michel Fontaine

Necesas rimarkigi unu aferon, konklude : en la U.E.A. fondiĝoperiodo, ĉiuj ingrediencoj de la minaca « idista skismo », kiu misfunkciigis la disvolvadon de nia lingvo, jam tre klare videblas. Krome, ĉie en Eŭropo, la naciismoj signas sian kreskintan premon ; la unua monda milito proksimas.

Hodler progresigis la ideon pri esperantistaj « konsuloj », aŭditan antaŭ du jaroj de Alphonse Carles, en Universala Kongreso. Rousseau, meze de la mirinda esperanta fandujo en Bourg-en-Bresse, komencis organizi la reton de « Esperanto-Oficejoj », kiel komencon de internacia organizado.

Ni respekte salutu al tiuj du eminentaj homoj, kiuj, en tiuj entuziasmaj tempoj pri la disvolviĝo de nia internacia lingvo, sed ankaŭ en tiuj tumultaj tempoj…, ne iniciatis egoan militon, sed elektis fekundigi siajn respektivajn vidmanierojn, kunlaborinte serve de supera ideo.

Tiu respektsaluto plej grava al la esperanta frateco neniel nuligas nian memordevon rilate al niaj malnovuloj : jes, kompreneble, jes, evidente… la internacia organizado de esperantistoj naskiĝis la 28an de aprilo 1908 en la hotelo « Hôtel Terminus de la Paix » en Bourg-en-Bresse.

Estas momento, nun, pripensi organizi la oficialan celebran ceremonion pri tiu evento.

Jean-François SCHELCHER

Iel ajn kunlaboris en tiu artikolo :

– Monique ARNAUD
– Chantal BECHERET
– Michel FONTAINE
– Jean-Louis GAYET
– Michèle ORRY

Esperantigis la tekston, el la franca versio :

– Michel FONTAINE
– Michèle ORRY

– – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – –

ADDENDA – PLUSOJ

– – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – –

1- 07/09/16

(nur en/pri la franca versio)


2- 12/09/16 – Mark Fettes, prezidanto de U.E.A. gratulas nin pro niaj esploroj, kiujn li trandonas al estraranoj de U.E.A.

3- 18/09/16 – « Ĉi tie HODLER kaj ROUSSEAU kunvenis, ripozis, kaj elpensis UEA-n.. »

terminus-parko-05_09_16-b-vgNi publikigas fotojn
de la privata parko de la Hotelo Terminus

— – –

Laisser un commentaire