Archives de Catégorie: Festo

Festo de Esperanto en Liono

Komunikado per rete kun anoj de ILEI

La 3an de decembro 2022, la asocio Esperanto Liono okazigis feston de Esperanto en la tielnomata « domo de la italoj ». Tiu ejo estos la ĉefa loko kiu gastigos maje la venontan nacian kongreson de Esperanto Francio. La programo dum tiu tago estis riĉplena kaj interesindega, kiel vi povos konstati ĉi-sube.

Komence, ni povis interŝanĝi virtuale kun eksterlandaj esperantistoj kadre de unu kunveno de la asocio ILEI. La momento estis aparte kortuŝa pro la fakto ke ĉeestis kelkajn ukrajnojn, malgraŭ la milito kaj la manko de elektro.

Nia samklubano Ĝeraldo kantis, kun la helpo de sia banĝo, la kanzonon de Francis Cabrel « Rockstar de Mezopoko » kaj ni poste kunkantis plurajn kanzonojn.

Mireille Grosjean prelegis pri la atomenergio en Svislando. Ŝi bone prezentis la dilemojn kiuj nun Svislando alfrontas rilate al la siaj energiaj bezonoj.

Posttagmeze, nia amiko Emmanuel mallongtempe prezentis sian projekton okazigi vojaĝon al Slovanio printempe kun proksimume 50 gelernantoj. Tuj poste, Pierre el Sankta Stefano prelegis pri akvo en afriko. Li rapide prezentis la politikan situacion, ĉefe en la centra parto de la afrika kontinento, kaj poste projektojn starigitajn per afrikaj esperantistoj kun la helpo de eŭropanoj. Ili ebligis la vilaĝanojn ricevi drinkeblan akvon sufiĉe proksime de ilia loĝejo. Tio estas granda pliboniĝo, unue por virinoj kiuj estas tiuj kiuj ĝenerale penadas por alporti la akvon hejmen.

Fine de la posttagmezo Gijom Armide donis koncerton sole kun sintezilo. Li interpretis kelkajn el la plej famaj kanzonojn de la kebekfranca rockopero Starmania. Kvankam la temon estis kelkfoje malĝoja, Gijom donis plezuregan koncerton plenplena je vigleco. Vi povas ĝui fragmentojn de tiu koncerto, kaj ankaŭ la kanzonon enscenigita fare de Ĝeraldo, en la filmeto ĉi-sube. La kvalitnivelo ne estas alta, ĉefe la sono, pro la fakto ke ĉio estis registrita per poŝtelefono.

Ni dankas la lokajn esperantistojn kiuj organizis tiun riĉplenan tagon. Ni povas nur bedaŭri, ke ne ĉeestis pli da homoj por ĝui renkontiĝon de ĉi tiu kvalito.

Reĵis

Dum la prezentadoj de Emmanuel kaj Pierre

Le 3 décembre 2022, l’association Espéranto Lyon a organisé une fête de l’espéranto dans la dite « maison des Italiens ». Ce endroit sera le principal lieu qui accueillera le prochain congrès national d’Espéranto France en mai. Le programme durant cette journée a été riche et intéressant, comme vous pouvez le constater ci-dessous.

Dans un premier temps, nous avons pu échanger virtuellement avec des espérantistes étrangers dans le cadre d’une réunion de l’association ILEI. Le moment était particulièrement émouvant du fait que des ukrainiens étaient présentes, malgré la guerre et le manque d’électricité.

Notre membre Gérald a chanté, à l’aide de son banjo, la chanson de Francis Cabrel « Rockstar du Moyen Age » et nous avons ensuite chanté plusieurs chansons ensemble.

Mireille Grosjean a donné une conférence sur l’énergie nucléaire en Suisse. Elle a bien présenté les dilemmes auxquels la Suisse est aujourd’hui confrontée par rapport à ses besoins énergétiques.

Dans l’après-midi, notre ami Emmanuel a brièvement présenté son projet d’organiser un voyage en Slovénie au printemps avec une cinquantaine d’élèves. Immédiatement après, Pierre de Saint-Étienne a donné une conférence sur l’eau en Afrique. Il a présenté rapidement la situation politique, principalement dans la partie centrale du continent africain, puis des projets réalisés par les espérantistes africains avec l’aide des Européens. Ils ont permis aux villageois d’avoir de l’eau potable à proximité de leur logement. C’est un grand progrès, d’abord pour les femmes qui sont celles qui généralement peinent pour ramener l’eau à la maison.

En fin d’après-midi Guillaume Armide a donné un concert seul avec un synthétiseur. Il a interprété certaines des chansons les plus célèbres de l’opéra rock franco-québécois Starmania. Même si les thèmes abordés étaient parfois tristes, Guillaume a donné un concert très agréable et plein d’énergie. Vous pouvez profiter des extraits de ce concert, ainsi que de la chanson interprétée par Gérald, dans la vidéo ci-dessous. Sa qualité n’est pas d’un niveau élevé, notamment le son, du fait que tout a été enregistré avec un téléphone portable.

Nous remercions les espérantistes locaux qui ont organisé cette riche journée. On peut juste regretter qu’il n’y ait pas eu plus de personnes présentes pour profiter d’une rencontre de cette qualité.

Régis

Bonajn jarfinajn festojn!

La komitatanoj de la asocio deziras al ĉiuj niaj anoj kaj iliaj proksimuloj, kaj ankaŭ al niaj tutmondaj esperantistaj amikoj, ke ili trapasu feliĉajn jarfinajn festojn!

Ili agrable komenciĝis dank’ al virtuala festo kun esperantistaj geamikoj kiu okazis sabate la 17an de decembro. Vi povas spekti ĝin per la video ĉi-sube.

Aŭtuna reta festo de Esperanto Francio

Sabate la 9an de oktobro Esperanto Francio okazigis ĝian trian virtualan renkontiĝon: « Aŭtuna reta festo ». Dum tiu evento, 20 temoj estis pritraktitaj kies 2 fare de 3 el niaj klubanoj:

  • Michel pri la du tradukitaj libroj kun Ana,
  • Reĵis kaj Tea pri « Kartvelio la perlo de Kaŭkazio »

Vi povas spekti la tutan renkontiĝon en la jutuba filmo ĉi-sube.

Samedi 9 octobre, Espéranto France a tenu sa troisième rencontre virtuelle : « Aŭtuna reta festo ». Lors de cet événement, 20 sujets ont été abordés dont 2 par 3 membres de notre club :

  • Michel sur les livres traduits avec Ana,
  • Régis et Téa sur « Géorgie la perle du Caucase ».

Vous pouvez regarder la totalité de la rencontre dans la vidéo YouTube ci-dessus.

Festaj pladoj en Japanio kaj Italio

Unue la komitatanoj de la asocio bondeziras al ĉiuj el niaj samklubanoj kaj amikoj bonan jaron 2021! Ĉefe ke ĉiuj restos sanaj.

Okaze de nia lasta sabata babilado, nia itala amiko Ĝan kaj la japana paro « Gekarotoj » prezentis la pladojn kiujn ili preparis kaj manĝis dum la festoj.

Itala plado « coteĉino »

Unue Ĝan montris foton kaptita el la reto por ilustri kiun pladon li kuiris. Vi povas vidi ĝin ĉi-supre. Fakte ĝi similas al la fama plado « coteĉino ». Ĝi konsistas de la supro al la malsupro el porka kolbaso, poste el lentoj kuiritaj kun tomatsaŭco kaj fromaĝo, kaj fine terpoma pureo.

Japanaj festaj pladoj

La paro « Gekarotoj » prezentis iliaflanke foton de la pladoj kiun ili mem preparis. Vi povas vidi ĝin ĉi-supre. Kiel kutime kun la japanaj pladoj, ili estas bele kaj ordone prezentita. Ni ne priskribos ĉion kiun oni vidas, tamen la pladoj konsistas el tofu, radikoj de lotuso, karotoj, ovoj, fiŝaĵoj, pureo el kaŝtanoj kaj batatoj, kaj sukeritaj nigraj sojfaboj (la nigraĵoj kiuj similas al olivoj). La pladoj kutime manĝas ilin malvarme.

Finfine ne tro salivu, ĉar post la festoj venis la tempo por sekvi dieton kun malpli da grasaĵoj kaj sukeraĵoj! Alie ne forgesu ke ĉiu povas partopreni al niaj sabataj babiladoj per skajpo. Vi nur bezonas anonci vian deziron sendante retmesaĝon ( esperanto.bourg@gmail.com ) por ke Régis enskribiĝu vin al la babilrondo.

Tout d’abord les membres du comité de l’association souhaitent à tous nos coéquipiers et amis une bonne année 2021! Surtout que tout le monde reste en bonne santé.

A l’occasion de notre dernier entretien samedi, notre ami italien Gianantonio et le couple japonais «Gekarotoj» ont présenté les plats qu’ils ont préparés et mangés pendant les fêtes.

Tout d’abord, Gianantonio a montré une photo prise sur le net pour illustrer le plat qu’il a cuisiné. Vous pouvez la voir ci-dessus. En fait, il ressemble au fameux plat « cotechino ». Il se compose de haut en bas d’une saucisse de porc, puis de lentilles cuites avec de la sauce tomate et du fromage, et enfin une purée de pommes de terre.

Le couple « Gekarotoj » a présenté une photo des plats qu’ils avaient eux-mêmes préparés. Vous pouvez la voir ci-dessus. Comme d’habitude avec les plats japonais, ils sont joliment présentés. Nous ne décrirons pas tout ce que vous voyez, mais les plats se composent de tofu, de racines de lotus, de carottes, d’œufs, de poisson, de purée de châtaignes et de patates douces, et de fèves de soja noir sucrées (les trucs qui ressemblent à des olives). Les plats sont généralement consommés froids.

Au final, ne salivez pas trop, car après les vacances, il est temps de suivre un régime moins gras et moins sucré ! Sinon, n’oubliez pas que tout le monde peut participer à nos discussions du samedi via skype. Il ne vous reste plus qu’à annoncer votre souhait en envoyant un mail (esperanto.bourg@gmail.com) à Régis pour qu’il vous inscrive au groupe de discussion.

Ĵurasa festo de Esperanto sur la kampo

(alklaku por grandigi la fotoj – cliquer pour agrandir les photos)

La 15an de junio, ni estis invititaj en la bieno de Gérald, ĉe la limo inter la ĵurasa kaj la bresa regionoj, por festi kaj konigi la esperantan lingvon. Malgraŭ la minaca vetero, ĉirkaŭ 25 personoj renkontiĝis. Kelkaj partoprenantoj kantis kaj muzikis parte en Esperanto : vidu la filmeto je la fino de tiu artikolo. Ni vizitis tutproksiman malnovan farbienon, kun renovigata muelilo, kies la posedantoj, Pierre Baccot kaj lia edzino, prezentis al ni  informojn pri la kastoroj kiuj vivas laŭlonge de la rivero le Suran. Kelkaj informoj pri la muelilo eblas legi en la franca ĉi-tie. Dankegon al Gérald kaj liaj proksimuloj (la gefiloj, la geamikoj) kiuj ebligis tiun agrablegan tagon.

(alklaku por grandigi la fotoj – cliquer pour agrandir les photos)

Le 15 juin, nous avons été invités dans la propriété de Gérald, à la frontière entre les régions du Jura et de la Bresse, pour fêter et faire connaître la langue espéranto. Malgré le temps menaçant, environ 25 personnes se sont retrouvées. Certains participants ont chanté et joué un rôle en espéranto : voir la vidéo à la fin de cet article. Nous avons visité un ancien domaine à proximité, possédant un moulin rénové. Ses propriétaires, Pierre Baccot et son épouse, nous ont présenté des informations sur le castor qui vit le long de la rivière Le Suran. Certaines informations sur le moulin peuvent être lues en français ici. Merci à Gérald et à ses proches (les enfants, les amis) qui ont rendu possible cette agréable journée.