تصل عارية
إلى قمم جبال سورية
و في مخيمات اللاجئين
أقدامها تغرس في الوحل
أيديها تتشقق من البرد والتعذيب
ولكنها تتقدم
Elle va nue, la liberté,
sur les montagnes de Syrie
dans les camps de réfugiés.
Ses pieds s’enfoncent dans la boue
et ses mains gercent de froid et de souffrance.
Mais elle avance.
(lire tout le poème en Français)
– – –
Iras nude la libero
Sur siriaj montaroj
En kampoj de rifuĝintoj.
En koton sinkas la piedoj.
Fendetiĝas la manoj
Pro frosto kaj sufero.
Sed ŝi antaŭeniras.
– – –
97. Poemoj de Maram-al-Masri tradukitaj
en la francan kaj en Esperanton – 25/04/16
(elsendo aŭdebla 100 % esperante) – Michel Fontaine kaj Catherine Ratton sciigas nin pri la siria poetino Maram al-Masri. Ili duvoĉe legas (en Esperanto kaj en la franca) kvin mirindajn poemojn de Maram. Temas pri : milito, virinoj, libereco. Tiu radio-elsendo estas nia solidareco-mesaĝo al ĉiuj niaj mezorientaj samideanoj. Ni scias kiom ili suferas. Ili devas scii, ke ni pensas al ili. Pere de ĉiuj rimedoj permesitaj de moderna teknologio, bonvolu partopreni por ke ĉi-tiu mesaĝo atingu ilin.
Plusoj (sube) :
- Poemo « Iŝi » (« Elles »)
- Intervjuo (en la franca) de Maram-al-Masri, de Fulvio Caccia, kadre de televida elsendo de « L’Observatoire de la diversité culturelle », dissendita de la TV stacio « TVM Est Parisien ».
- La sama intervjuo : skribita kaj esperanta versio (transskribis kaj esperantigis Michel Fontaine).
- PDF-libreto : la poemoj legitaj dum la radio-elsendo (Eo) (ĉiuj rajtoj pri la tekstoj apartenas al Maram-al-Masri)
Tute esperanta versio – Version 100 % Espéranto
– – –
Esperanta versio
+ plia franca voĉo dum la deklamoj de la poemoj
Version En Espéranto + voix « off » française pour les poèmes
97. Poèmes de Maram-al-Masri traduits
en Français et en Espéranto – 25/04/16
Michel Fontaine et Catherine Ratton nous font découvrir la poétesse syrienne Maram-al-Masri. Il nous lisent à deux voix (en Espéranto et en Français) cinq très beaux poèmes de Maram, avec comme thèmes : la guerre, les femmes, la liberté. Cette émission est notre message de solidarité avec tous les espérantistes du Moyen-Orient. Nous savons combien ils souffrent. Ils doivent savoir que nous pensons à eux. S’il vous plaît, par tous les moyens permis par la technique moderne, participez tous à ce que ce message leur parvienne !
Bonus (ci-dessous) :
- Poème « Iŝi » (« Elles »)
- Interview (en Français) de Maram-al-Masri par Fulvio Caccia, dans le cadre d’une émission télévisée de « L’Observatoire de la diversité culturelle », diffusée sur la chaîne « TVM Est Parisien ».
- La même interview, sous forme écrite, et en Espéranto (transcription et traduction Michel Fontaine).
- Livret PDF des poèmes en Espéranto lus dans l’émission (tous droits réservés à Maram-al-Masri).
– – –
Iŝi (elles)
– – –
Mi vidis iŝin kun kaŝitaj bluaj ekimozoj
Sur la vizaĝo
Iŝiajn vundojn inter gamboj
Iŝian rideton lacan
Iŝian kaptitan revon
Iŝiajn mutajn vortojn
Mi vidis ĉiujn preterpasi surstrate,
Kiel animoj nudpiedaj,
Retroen rigardante,
Time, ke iŝi estus sekvitaj de la tempestaj piedoj,
Ŝtelistinoj de luno,
Iŝi preterpaŝas kun masko de ordinaraj virinoj.
Neniu kapablas rekoni iŝin
Krom tiuj, kiuj similas.
– – –
(esperantigis Michel Fontaine,
li tute preferis uzi la neologismojn “iŝi”, “iŝia”, “iŝiaj”,
kiuj pli bone kongruas kun la temo, kaj la stilo de Maram)
(kvankam ne tre kongruas kun la Fundamento,
tiun solvon proponis Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien)
– – –
Intervjuo de Maram-al-Masri
ĉe la televida stacio TVM Est Parisien –
(en la franca)
– – –
Intervjuo de Maram-al-Masri
ĉe la televida stacio TVM Est Parisien –
Esperanta skribita versio
– – –
PDF – libreto :
la poemoj legitaj dum la radio-elsendo (Eo)
(alklaku)
(ĉiuj rajtoj pri la tekstoj apartenas al Maram-al-Masri)
– – –
Ili verkis ĉi-tiun radio-elsendon :
Michel FONTAINE, Catherine RATTON, Jean-François SCHELCHER, kaj Pauline LAGACHE, reĝisorino ĉe Radio-B en Bourg en Bresse
—
pere de tiu radioelsendo, ni solidare ligiĝu kun sirianoj, esperantistoj aŭ ne, kun rifuĝintoj aŭ ne, kun ĉiuj tiuj, kiuj suferas pro militoj aŭ pro diktatoraj reĝimoj…Maram diris: »Prefere dezerta Sirio ol kovrita de tomboj… »
J’aimeJ’aime
Nepre mi devas ege gratuli Catherine, pro ŝia elparolo kaj deklamo !
J’aimeJ’aime