Mardon la 11an de septembro, mi komencis aventuron.
Mi iris kun mia granda sako kaj montara ekipaĵo al la « Chalet du Tour » en la urbo Chamonix .
Vi povas vidi la glaĉeron « du Tour »
Mi grimpis al alpŝirmejo « Albert 1er » (2700 metrojn altitude) kun grupo.
Ni alvenis en rifuĝejon.
Oni povis admiri sunsubiron.
Matene oni marŝis sur glaĉero kun krampoŝuoj.
Oni iris al la monto « Tête Blanche » (3400 metrojn altitude), en Svislando.
Ĵaŭdon, oni revenis por ripozi en la « Chalet du Tour ».
Vendredon, ni prenis la trajnon de « les Houches » ĝis la stacio « Nid d’Aigle ». Poste, oni grimpis al la alpŝirmejo « Tête Rousse ».
Sabaton, je la dua matene, komenciĝis la vera atako !
Oni transiris la koridoron « Le Goûter », tie, la gvidisto ordonis rapide marŝi pro danĝeraj ŝtonofaloj.
Je la naŭa, ni baldaŭ atingos.
Je la ĉirkaŭ 11a, hura !! Ni sukcesis !!
Cédric Georges.
La 28a de Februaro – – Mi korektas!
Saluton,
Mi diras al vi, pri mia tago ĉe la kongreso en Dole.
Mi vojaĝis kun mia esperanta instruisto Michel.
Matene ni partigis matenmanĝon.
Poste, ni faris tri grupojn, unu grupon por kanti, unu por traduki, lasta por lerni la akuzativon.
Mi lernis la akuzativon kun Roland Cuenot, mi lernis novajn vortojn, kaj ni diskutis pri la Esperanto en la mondo.
Poste, ni partagis tagmanĝon, ĉiuj devis prepari pladon, mi kuiris torton el poreo.
Poste, manĝo, ni kantis kaj ni rekomencis la grupojn.
Ni revenis al Bourg en Bresse vespere.
Estis tre interesa tago. Mi volas iri al aliaj kongresoj kaj paroli kun homoj el aliaj landoj!
Cédric