Mardon la 11an de septembro, mi komencis aventuron.
Mi iris kun mia granda sako kaj montara ekipaĵo al la « Chalet du Tour » en la urbo Chamonix .
Vi povas vidi la glaĉeron « du Tour »
Mi grimpis al alpŝirmejo « Albert 1er » (2700 metrojn altitude) kun grupo.
Ni alvenis en rifuĝejon.
Oni povis admiri sunsubiron.
Matene oni marŝis sur glaĉero kun krampoŝuoj.
Oni iris al la monto « Tête Blanche » (3400 metrojn altitude), en Svislando.
Ĵaŭdon, oni revenis por ripozi en la « Chalet du Tour ».
Vendredon, ni prenis la trajnon de « les Houches » ĝis la stacio « Nid d’Aigle ». Poste, oni grimpis al la alpŝirmejo « Tête Rousse ».
Sabaton, je la dua matene, komenciĝis la vera atako !
Oni transiris la koridoron « Le Goûter », tie, la gvidisto ordonis rapide marŝi pro danĝeraj ŝtonofaloj.
Je la naŭa, ni baldaŭ atingos.
Je la ĉirkaŭ 11a, hura !! Ni sukcesis !!
Cédric Georges.
Ho ! Heroo !
J’aimeJ’aime
Gratulegon, Cedric, kursĝa esperantisto!!
Vi rememorigas min pri Monto Blanka, dankon!! –Ana–
J’aimeJ’aime
merci pour ce beau document en esperanto! Claire
J’aimeJ’aime
Mi cxatas multe.
J’aimeJ’aime