– –
Karaj ĝemelaj klubanoj,
Nun estas tempo por finprepari vin vojaĝi al Koreio.
Jam venontan mardon kelkaj vojaĝontoj el Liono kaj Grenoblo ekos trajni al Koreio per transsiberia trajno. Bonvenon !
Nuntempe Koreio serioze aktiviĝas ne nur por la UK, sed ankaŭ por ILEI kaj SAT.
Ankaŭ nia Ĝemela Staĝo estas preta por bonvenigi vin.
Memorindas nia unua ĝemela paŝo, okazinta en 2015, antaŭ la UK en Lillo.
Ĉifoje la temo de la staĝo daŭre aktualiĝos :
« Vojoj al daŭripova mondo »
– – –
Jen, estas programo, kiun LLG-Koreio delonge preparas.
Vi renkontos kamparan vivon de urbo-devenuloj.
Vi gustumos iliajn alternativajn vivmanierojn kun iliaj produktaĵoj.
Vi ĵetos multajn demandojn pri iliaj vivoj.
Vi spertos, kio estas Alternativa Lernejo en Koreio.
Vi komparos ambaŭlandajn sistemojn de BIO-kooperativa vendado.
Daŭru nia ĝemela paŝo !
Ĝis baldaŭ en Koreio!
Ana Sonĝanta
Alklaku por grandigi