Karaj,
Atingis min ĝis Koreio pere de ŝia filino Claire la trista novaĵo de la forpaso de nia samasocianino, eks-prezidantino de nia klubo, Chantal Bécheret, okazinta en la vespero de la 23a de junio.
Kvankam la novaĵo estis kvazaŭ atendita, la tristeco kaŭzita de ŝia tiom longaj agonio kaj sufero forte kortuŝas nin.
Ni neniam forgesu, ke ŝi estis unu el ĉeneroj de la historio de Esperanto en nia urbo.
Nek dato, nek horo jam estis fiksitaj de la funebra ceremonio en la preĝejo de Saint Just. Ĝustatempe ni avertos ĉiujn por esti kiel eble multnombraj ĉe la familianoj.
De Koreio
Michel Fontaine
—
Chers amis,
Jusqu’en Corée, par l’intermédiaire de sa fille Claire, me parvient la triste nouvelle du décès de notre membre, ex-présidente de notre club, Chantal Bécheret, survenu le 23 juin au soir.
Bien que la nouvelle ne nous surprenne guère, la tristesse causée par sa souffrance et sa si longue agonie nous touche profondément.
Nous n’oublierons jamais qu’elle fut un des maillons essentiels de l’histoire de l’Espéranto dans notre ville.
Ni la date, ni l’heure de la cérémonie funéraire en l’église de Saint Just ne sont encore fixées. Nous en avertirons chacun à temps, pour que nous soyons aussi nombreux que possible aupès des siens.
De Corée
Michel Fontaine
Aĥ, kia trista novaĵo !
Kvankam ni antaŭvidis tiun momenton, leginte tion, mia koro sentas tristecegon.
Mi ne forgesos helan rideton kaj afablan agadon de sxi.
Mi preĝas por paco de ŝia animo.
J’aimeJ’aime
Sur la foto oportune elektita de Jeff, Chantal aperas fiere portanta afiŝon okaze de la Tutmonda Marŝado de Virinoj, kiu en majo 2015, haltis en Bourg-en-Bresse
J’aimeJ’aime
Ĵus aperinta informo: la funebraĵoj de Chantal okazos merkredon la 28an de junio :
– je la 10:30 ceremonio en la preĝejo de Saint-Just,
– poste, kolaziono en la domo de Chantal
– je la 16:45 ceremonio en la kremaciejo, la familio permesos al ni legi texton tiumomente.
Dankon pri via informo ĉu vi partoprenos kaj kiun ceremonion, per retmesaĝo al Miori: michele.orry@orange.fr aŭ telefone al ŝi: (0033) 04 74 55 35 06
J’aimeJ’aime
Dankon Chantal pro via tutviva agado por disvastigi esperanton.
J’aimeJ’aime
Karaj,
Mi kondolencas la membrojn de la klubo de Bourg-en-Bresse kaj mi ŝatus sendi kondolencojn al la filino de Chantal se eblus…
Chantal estis tre agrabla persono, kvieta, fidinda, afabla kaj laborema. Ni perdas mirindan amikinon sed restas belaj memoraĵoj !
Elkore,
Monika
J’aimeJ’aime
Chantal multe ŝatis vojaĝojn : ŝi ne hezitis foriri fore eĉ tutsola : ŝi montris poste fotojn de sia aventuro en Rejkjaviko Islando ekzemple aŭ en Japanio kiam ŝi vizitis siajn amikinojn…mi deziras al ŝi kvietecon kaj serenecon en la nekonata lando kie ŝi nun foriris por ĉiam…
Mikru
J’aimeJ’aime
Ni neniam forgesos Vin… Ripozu pace. Estis granda plezuro reaudi la elsendon klarigante kiamaniere vi malkovris esperanton !
Kore Evelyne & Pierre
J’aimeJ’aime