LASTA OMAĜO AL CHANTAL BECHERET

– – –

Preĝejo Saint Just

Preĝejo Saint Just

(alklaku por grandigi)

La ĉerko de Chantal

La ĉerko de Chantal

– – –

Dek kvar esperantistoj kaj geamikoj de Chantal akompanis ŝin por ŝia lasta vojaĝo…

Kelkaj povis ĉeesti matene la funebran ceremonion en plenplena preĝejo. Du pastroj kaj multaj gekonatuloj de la paroko estis tie-ĉi, ĉar Chantal vigligis la ĉiusemajnan meson, kaj kantigis la partoprenintoj… Multaj atestoj de la familio bone priskribis la neordinaran vivon kaj la karakteron de nia amikino.

Aliaj ĉeestis la antaŭan kremacian ceremonion, kaj povis aŭskulti kiel nia eksprezidantino malkovris hazarde nian lingvon, kaj redonis vivon en 2005 al la malnova bresa klubo, kiu preskaŭ mortis…

Multaj atestoj de personoj kiuj ne povis ĉeesti estos sendataj al familio…

Ĉiuvendrede, Chantal partoprenis meson en la institucio Villajoie, en la vilaĝo Saint Just, ĉirkaŭ kelkaj handikapuloj.

Venontan vendredon, la 30an de junio, okazos, je la 17a horo, meso en tiu-ĉi domo, por la memoro de Chantal, en iu ĉambro kun 5 aŭ 6 personoj. Tiuj, kiuj deziras partopreni tiun meson kaj renkonton, estas invitataj kun la konsento de la direktoro de Villajoie

Elkore.

Mikru – Michel Sarbach

– – –

KKelkaj burganaj esperantistoj

Kelkaj burganaj esperantistoj

– – 

Publicités

2 réponses à “LASTA OMAĜO AL CHANTAL BECHERET

  1. Kompreneble, mi persone eraris, kiam mi inicie publikigis la artikolon : la dato estas la 30a de JUNIO !

    J'aime

  2. Ne gravas, Jeff ! Ĉiuj aŭtomate korektis…Dankon pro via rapida publikigo, kvankam vi havas superŝultran laboron por fini la lernejjaron…

    J'aime

Laisser un commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l'aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion / Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l'aide de votre compte Twitter. Déconnexion / Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l'aide de votre compte Facebook. Déconnexion / Changer )

Photo Google+

Vous commentez à l'aide de votre compte Google+. Déconnexion / Changer )

Connexion à %s