Archives de Tag: The Cranberries

Vivanta Esperanto !

– – –

Jen omaĝo de Muzikumejo al la ĵus mortinta
Dolores O’Riordan,

per Esperanta versio de la plej konata kanto de ŝia grupo.

(esperantaj subtitoloj haveblaj per la « parametroj »)

Dankon al Fabien Tschudy, kiu sendis al mi la ligilon.

Jeff

– – –

Alia korpo falas,
malaperas infanec’.
Nin perforto silentigas:
Kiu do eraras?
Sed vidu:
jen nek mi, nek mia famili’.
En via kap’, via kap’,
ili batalas…
per tankoj, pafiloj,
per bomboj, per bomboj…
en via kap’, via kap’,
ili ploradas.

En via kap’… via kap’,…
zombi’, zombi’, zombi’!
Kio okazas… en via kap’,…
zombi’, zombi’, zombi’?

Alia koro patrina
krevas ĝis la mort’.
Se perforto nin silentigas,
Ni do certe eraras…
Jen la sama afer’
el mil naŭcent dek ses,
en via kap’, via kap’,
ili batalas…
per tankoj, pafiloj,
per bomboj, per bomboj…
en via kap’, via kap’,
ili mortadas…

En via kap’… via kap’,…
zombi’, zombi’, zombi’!
Kio okazas… en via kap’,…
zombi’, zombi’, zombi’?

 

Originale de « The Cranberries »

Muziko : Filip Vlček
Traduko : Barjo, Alexescomu kaj Gonzalo Moreira
Kantas : Evelyn Della Santa
Videomuntado : Pablo Busto

– – –

– – –

Publicités