Memore al Jakomo (Jacques Cotton)

Cotton

Ĉiuj informiĝis pri la ĵusa forpaso de Jakomo. Feliĉe, ke Maryse avertis nin, ĉar neniu el ni legis la informon en la ĵurnalo « Le Progrès » :

https://c.leprogres.fr/ain-01-edition-oyonnax-et-haut-bugey/2019/06/16/adieu-a-jacques-cotton

Mi memoras, ke, sekvante la paŝojn de sia fama avo Aimé Cotton, li volis lerni esperanton, kaj aliĝis al mia kurso, kiu tiam okazis en la MJC de Bourg. En la jaro 2004, aprile, ĉiuj kursanoj decidis vojaĝi al Prago. Vidu la ĉisuban foton, sur kiu li aperas. Ankaŭ montriĝas Elena Puchkova, fama ĉeka kantistino, kiu varme akceptis nin.

Prago 2004

De maldekstro al dekstro : Tom, Sylvette Gaillot, Christiane Crollet, Elena (kaŭrante), Claude Tronche, mi, Lucette Tronche (parte kaŝita), Yolande Gauthier, Anne-Marie, Jakomo Cotton, kaj Anne-Claude Henriot.

Ĝis revido, Jakomo !

Michel Fontaine.

Aldonaĵo : ĉi-sube vi povos spekti mallongan televidilan raportaĵon (malaltkvalita bedaŭrinde). Ĝi estis filmata okaze de la nacia kongreso en 2007, kiu estis organizita en Bourg-en-Bresse. La raportaĵo enhavas intervjuon de Jakomo.

Régis Fabre

 

Votre commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l’aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion /  Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l’aide de votre compte Twitter. Déconnexion /  Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l’aide de votre compte Facebook. Déconnexion /  Changer )

Connexion à %s