Ĉu milito ?

…..ne simple la novjaro en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio.

Noktmeze, la 14an de januaro, la popolo festadis la novjaron en Kartvelio. Pro kio du semajnoj pli malfrue ol en Francio, kaj en multaj aliaj landoj en la mondo ?

Fakte, en Kartvelio, oni sekvas la julian kalendaron kiu tempdiferencas je 14 tagoj kompare al la gregoria kalendaro. La ortodoksaj landoj ĝenerale gardis la julian kalendaron kiam la aliaj kristanaj landoj oprobis kaj adoptis la gregorian kalendaron je la 16a jarcento. Tiu gregoria kalendaro, fariĝis la plej vaste uzata kalendaro en la mondo, eĉ en la landoj ne kristanaj. Fakte en Kartvelio, la homoj kaj institucioj vivas laŭ la gregoria, tamen gardas la julian por la gravaj festoj, ĉefe la religiaj. Do, oni ĉi-tie festas kristnaskon kaj novjaron je du semajnoj pli malfrue ol en Francio. Por Tea kaj mi, estis oportuno por festi dufoje ilin.

Ĉi tie homoj kutime uzas multe da fajroraketoj kaj petardoj. Tio estigas grandan bruadon, kvazaŭ milita etoso. En kvartaloj, la fajroraketoj atingas de tempo al tempo la fasadon de la apudaj konstruaĵoj, kaj multaj petardoj el la etaĝoj falas surstraten. Do se vi vagadas ekstere, vi devas esti ege atentema pri via kapo. Pro tio, kiam mi registris tiun videon en la kvartalo kie ni loĝas, Tea petadis al mi reveni hejmen por esti sekura. Eblas ankoraŭ aŭdi eksplodojn eĉ 1 aŭ 2 horoj post la noktomezo.

Tea rimarkis ke ĉi-jare oni ne tiom freneze preparis la festojn (kristanasko kaj novjaro) kiel la antaŭaj jaroj, certe pro la ekonomia situacio kiu malboniĝis. Tea fakte konstatis ke la prezoj de la kutimaj varoj signife altiĝis.

Almenaŭ en Francio, vi nuntempe havas la manifestaciojn de la flavaj veŝtoj por « vivigi » la stratojn de la ĉefurboj !

Régis Fabre

Une réponse à “Ĉu milito ?

  1. Kia etoso ! Bonan kaj Felicxan Jaron 2019 al Kartvelio !
    Miori

    J'aime

Répondre

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l'aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion /  Changer )

Photo Google

Vous commentez à l'aide de votre compte Google. Déconnexion /  Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l'aide de votre compte Twitter. Déconnexion /  Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l'aide de votre compte Facebook. Déconnexion /  Changer )

Connexion à %s