Ĵaŭdon la 6an de decembro 2018. La Ĝenerala Asembleo de nia asocio ĝoje okazis. Oni elektis novan Administran Konsilion kaj ĵus elektite, ĝi starigis sian buroon. Régis estis unuanime voĉdonita kiel freŝa, ĉarma, juna prezidanto.
Inter diversaj arkivitaj fotoj, troviĝas iu stranga, en kiu ambaŭ prezidantoj (la eksa kaj la nova) amuze pozas en 2011, post vizito de groto Labalme ĉe Cerdon !
Michel Fontaine
Krom Régis, multe da novuloj estis tiukaze elektitaj…..kaj kelkaj kun multe da sperto. Jen la listo :
- Michèle ORRY (sekretariino)
- Murielle BLOMME (kasistino)
- Michel FONTAINE (vic-prezidanto)
- Pierre THEVENARD
- Béatrice HARMEL
- Claire MARCHAL
- Ana « Sonĝanta »
- Tea TURMANIDZE-FABRE
- Cédric GEORGES
Régis FABRE
BRAVE
Bonan kuraĝon al la tuta estraro.
J'aimeJ'aime
Karaj,
Ĉu la retpoŝt-adreso de Michel ŝanĝiĝis ? La mesaĝoj revenas… 😦
Kaj la nunajn liniojn mi profitas por deziri plej feliĉan jaron 2019 al ĉiuj anoj de via grupo.
Kore, Laurent
J'aimeJ'aime