Malantaŭ la kurteno…

Okazis antaŭ kelkaj tagoj, en mia hejmurbo Chalon-sur-Saône, festivalo nome « Chalon dans la Rue », pri surstrataj artistoj. Familianoj raportis al mi la jenan spektaklon, interesan ne nur por infanoj, sed ankaŭ por ĉiuj plenkreskuloj, kiuj gardis infanan animon.

Ene de la teatrejo (vidu la foton), iuj artistoj prezentis muzeon de diversaj « legendaĵoj, fabelaĵoj » tiritajn de la verkoj de la fratoj Grimm aŭ de Charles Perrault, aŭ de Andersen, ĉiuj internacie konataj.

Mi certas, ke vi estos interesitaj konkrete vidi :

  • la festan robon de Cendrulino (vidu la foton)
  • la magian bastoneton de la feino, uzita por ŝanĝi la kukurbon en karoson,
  • la ŝuon perditan kiam Cendrulino forfuĝis de la balejo noktmeze (vidu la foton)
  • la ŝtonetojn disĵetitajn de « Eta Dikfingro » en arbaron por retrovi la vojon al sia domo,
  • unu el ambaŭ botojn de la ogro, kiuj permesis al li transpasi sep leŭgojn per unu paŝo, kaj adapteblajn al la piedo de tiu, kiu ĝin surmetis,
  • kelkajn bruligitajn alumetojn de la « Knabineto je Alumetoj ».

Ktp, ktp…vi mem kapablas krei novajn objektojn laŭ via fantazio… Kiu el vi retrovos por la muzeo la spadon de Zoro aŭ lian nigran maskon ?

Nepre vizitu la muzeon ĉe : https://www.burattini-theatreforain.com/

Michel Fontaine

Publicités

Une réponse à “Malantaŭ la kurteno…

  1. OH !
    dankon ĉar » festivalo en la strato » estas tiom kiom malfacila videbla
    ĉefe tiu jaron!! !! mi spektisb kelkajn spektaklojn,.eĉ sub pluvo vendrede pri TOLSTOJ
    venontan jaron m attentigos pri teatro BUERETTI! bonan someron

    J'aime

Laisser un commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l'aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion /  Changer )

Photo Google+

Vous commentez à l'aide de votre compte Google+. Déconnexion /  Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l'aide de votre compte Twitter. Déconnexion /  Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l'aide de votre compte Facebook. Déconnexion /  Changer )

Connexion à %s