Revinigi Esperanton en la Freinet-movadon !

– – –

ICEM 2017 a

(cliquer pour agrandir – alklaku por grandigi)

 

ICEM 2017 c

– – –

Ana, Sylvain (instruisto de Drom), Martine Freydier (Esperanto 38), kelkaj lokaj esperantistoj kaj mi ĵus partoprenis la 53an ICEM-kongreson en Grenoblo. ICEM Pédagogie Freynet signifas « institut coopératif de l’Ecole Moderne », laŭ la pedagogaj principoj de Freinet)

53ème congès de l’ICEM – 53a ICEM-Kongreso

FIMEM – internatia Freinet movado

Ĉirkaŭ 800 francaj junaj instruistoj – tamen kelkaj fremdaj – partoprenis. Kvankam Célestin Freinet uzis esperanton por praktiki infanajn internaciajn rilatojn, neniu mencio pri tiu fakto aperis ene de la kongresejo. Enketinte pri tio, ni estis informitaj (ĉefe de maljunuloj), ke esperanto bedaŭrinde ekmalaperis de ICEM aŭ FIMEM ekde ĉirkaŭ 2000.

Ni sentis gravan mision revenigi esperanton en ĉi favoran medion, kaj ĝoje instalis budon en oportunan lokon. Al kelkaj interesitoj, Ana dufoje prezentis sian sperton pri « liberigitaj koreaj lernejoj ». La temo de iu renkonto estis « esperanto » kaj ni prezentis ĝin, inkluzive de modernaj lernmanieroj. Eĉ Sylvain (komencanto) partoprenis « interŝanĝon de scioj » kaj tiucele proponis montri la unuajn nombrojn en esperanto.

Kelkaj lokaj esperantistoj helpis deĵori ĉe la budo (M.Thérèse, Ewa, Nicolai, Jean-Marie, Claire, Elizabeth …) ni ĉiuj povas konfirmi, ke ni ricevis tre atentan « orelon » en tiu medio…kaj ke, kiel esperantistoj, ni sentis ege fruktodonan kampon por disvastigi esperanton. Pro tio, ni okulumas al Axel Rousseau, nova energia prezidanto de E°France…Budo de E°France en la venonta kongreso de FIMEM, Svedio 2018 ? Budo de E°France en la venonta franca kongreso 2019 (Angers ou Nantes) ?

Michel Fontaine

ICEM 2017 b

Publicités

2 réponses à “Revinigi Esperanton en la Freinet-movadon !

  1. Tre, tre, tre trafa agado ! Brave !

    (pri la titolo : mi inicie tajpis « revinigi », anstataux « revenigi » : stulte ! ! !) ^^

    J'aime

  2. Gratulojn ! Félicitations !

    Aimé par 1 personne

Laisser un commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l'aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion /  Changer )

Photo Google+

Vous commentez à l'aide de votre compte Google+. Déconnexion /  Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l'aide de votre compte Twitter. Déconnexion /  Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l'aide de votre compte Facebook. Déconnexion /  Changer )

w

Connexion à %s