Komunuma mono en Esperantio!?…

Ana nous envoie un article depuis la Corée, et quelques photographies fort sympathiques, à propos d’un stage récent organisé autour d’un thème très intéressant !…

(cliquer sur les vignettes pour agrandir)

(klaku por pligrandigi la fotojn)

E°-Staĝo en Koreio : Ludu per komunuma mono en Esperantio.

La E°-klubo de alternativaj lernejoj okazigis vintran staĝon de la 22a ĝis la 25a de januaro. Ĉijare en la 4a staĝo de Esperanto partoprenis 30 personoj el diversaj alternativaj lernejoj. La temo de ĝi estis “komunuma mono en Esperantio” kaj …………………………………………….

pere de la temo la organizantoj celis ligi Esperanton kun alternativaj vivmanieroj. Fakte, kadre de ĉir. 200 alternativaj lernejoj en Koreio, oni ofte spertas interŝanĝan sistemon, sed neniam kun Esperanto. Tial partoprenantoj havis okazon nature renkonti Esperanton kiel alternativan lingvon.

Krom la alloga temo, tri sortoj de kursoj estis preparitaj : parkeri necesajn vortojn per kartoj, plani E°-vojaĝon, ludi skeĉojn per spontaneaj frazoj.

Ankaŭ la kursoj estis unu speco de interŝanĝoj. Ĉiuj partoprenantoj preparis ion por doni kaj montris deziron por ricevi. Ekz. pantalonon, sakon, eĉ servojn (purigi telerojn, masaĝi, kuiri, lecionon por fari braceleton k.t.p).

Venontan julion 16 personoj el la ĉeestantoj de la staĝo vojaĝos al Francio. Ili partoprenos en la 100a jubilea UK en Lillo kaj antaŭ UK ili kun BeB klubo komune organizos la 5an someran staĝon de Esperanto. Nuna staĝo estis ekzerco kun la temo “Esperanto & alternativaj vivmanieroj”. Mi certas, ke korea karavano al Francio kaj Bourg en Bresse asocio tre bone akordiĝos kaj ke nia kunlaboro riĉe valoros ambaŭflanke.

Ĉef-organizanto de LLG klubo el Koreio, Ana Sonĝanta
(LLG = Liberigitaj Lernejoj por Geknaboj en Koreio)

Publicités

2 réponses à “Komunuma mono en Esperantio!?…

  1. Dankegon Ana. Vi estas mirinda Bourganino.
    Jean Louis

    J'aime

  2. Ana, donu al chiuj el ni, tian energion.
    Eliane

    J'aime

Laisser un commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l'aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion / Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l'aide de votre compte Twitter. Déconnexion / Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l'aide de votre compte Facebook. Déconnexion / Changer )

Photo Google+

Vous commentez à l'aide de votre compte Google+. Déconnexion / Changer )

Connexion à %s